Ir para o conteúdo
ou

 Voltar a Programação
Tela cheia

Eventetoj

14 de Julho de 2016, 5:36 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 185 vezes
Traduções

La organizteamo de FISL17 disponebligas spacojn en la programo por ke brazilaj komunumoj de libera programaro realigu eventetojn dum ĉi tiu FISL.

La komunumoj de libera programaro elektitaj per la proceso de aliĝo por organizi siajn eventetojn dum FISL17 estas la jenaj:

 

Komunumo KDE - Eventeto Engrenagem
Por celebri la 20-jariĝon de KDE en 2016, la brazila komunumo organizas sian eventeton en FISL17. La brazila komunumo prizorgas retejon kaj dissendoliston kaj en 2015 organizis sian ĉefan eventon en Brazilo nomatan LaKademy.

La respondeculoj pri la organizado de la eventeto en FISL17 estas Sandro Santos Andrade (Salvador), Filipe Saraiva (Teresina), kaj Aracele Torres (São Paulo).

Vidu la liston de aktivaĵoj kaj prelegantoj de la eventeto ĉi tie.

Dato de la eventeto: 13/07 (merkredo) 

Komunumo PostgreSQL - Eventeto PGDay POA
En 2016 PostgreSQL kompletas 20 jarojn kaj la brazila komunumo de PostgreSQL kompletas 10 jarojn de aktivado. La komunumo ankaŭ prizorgas retejon kaj kelkajn dissendolistojn, el kiuj la ĉefa nomiĝas geral. En 2015, la urbo Porto Alegre estis la sidejo de la Brazila Konferenco de PostgreSQL konata kiel PGBR kaj ĉefa evento organizata de la komunumo.

La respondeculo pri la organizado de la eventeto en FISL17 estas Fabrízio de Royes Mello (Porto Alegre).

Vidu la liston de aktivaĵoj kaj prelegantoj de la eventeto ĉi tie.

Dato de la eventeto: 14/07 (ĵaŭdo)

Komunumo Mozilla - Eventeto Mozilla Brasil
La komunumo Mozilla Brasil prizorgas retejon kun ĉiuj informoj bezonataj por kunlabori kun la grupo, kaj kelkajn diskutlistoj, el kiuj la ĉefa nomiĝas community-brasil. Tra la tuta jaro oni realigas diversajn eventojn kiel videblas en ĉi tiu retejo.

La respondeculoj pri la organizado de la eventeto en FISL17 estas Cynthia Menezes Zanoni (Porto Alegre), Cynthia Pereira (São Paulo), Geraldo Barros (Campinas).

Vidu la liston de aktivaĵoj kaj prelegantoj de la eventeto ĉi tie.

Dato de la eventeto: 14/07 (ĵaŭdo)

Komunumo Drupal - Eventeto DrupalCamp POA 2016 
La brazila komunumo de uzantoj de Drupal prizorgas retejon kaj diskutliston kiu estas la ĉefa komunik-kanalo por solvi dubojn, organizi eventojn, ktp. En 2015 la komunumo organizis du eventojn: DrupalCamp SP kaj Drupal Day POA.

La respondeculoj pri la organizado de la eventeto en FISL17 estas Marcelo Rodrigues da Silva Soares (Porto Alegre), Guilherme Lopes (São Leopoldo), kaj Adriano Pulz (São Leopoldo).

Vidu la liston de aktivaĵoj kaj prelegantoj de la eventeto ĉi tie.

Dato de la eventeto: 15/07 (vendredo)

Komunumo Python - Eventeto PyLadies
PyLadies estas monda komunumo kiu estis portita en Brazilon kun la celo instigi pli da inoj eniri en la teknologian kampon. La komunumo ekzistas en pluraj urboj de Brazilo kaj prizorgas retejon kaj nacian diskutliston. Ekde 2014 la brazila grupo organiza plurajn renkontiĝojn por instrui programadon al inoj.

La respondeculoj pri la organizado de la eventeto en FISL17 estas Ana Paula Lourenço dos Santos (Fortaleza) kaj Vanessa Romankiv (Curitiba).

Vidu la liston de aktivaĵoj kaj prelegantoj de la eventeto ĉi tie.

Dato de la eventeto: 15/07 (vendredo)

 



<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script> <!-- Piwik --> <script type="text/javascript"> var _paq = _paq || []; _paq.push(['trackPageView']); _paq.push(['enableLinkTracking']); (function() { var u = "piwik.colivre.coop.br/"; if(!u.match(/^https?/)){ var protocol = ("https:" == document.location.protocol ? "https" : "http"); u = protocol + '://' + u; } _paq.push(['setTrackerUrl', u+'piwik.php']); _paq.push(['setSiteId', 3]); var d=document, g=d.createElement('script'), s=d.getElementsByTagName('script')[0]; g.type='text/javascript'; g.defer=true; g.async=true; g.src=u+'piwik.js'; s.parentNode.insertBefore(g,s); })(); </script> <noscript><p><img src="http://piwik.colivre.coop.br/piwik.php?idsite=3" style="border:0;" alt="" /></p></noscript> <!-- End Piwik Code -->