FISL17 iĝadas TIEL mojosa ke ni donos detaletojn al vi.
Pli ol 300 homoj jam garantiis sian eniron en la plej grandan eventon pri libera programaro en la mondo kaj la proponoj por prelegoj ne ĉesigas alveni: ĝis nun ili estas preskaŭ 500.
La enhavo de FISL estas farata de la komunumo. Vi povas partopreni disdonante vian scion per prelegoj aŭ per metiejoj aŭ per komunumaj renkontiĝoj. Vi ankaŭ povas voĉdoni por la aktivaĵoj kiujn vi preferas, se vi estis preleganto en FISL en la pasinta jaro.
La urbo Porto Alegre havas la plej grandan nombron de aliĝoj, kun 73 partoprenantoj, poste sekvas São Paulo (35), Rio de Janeiro (24), Brasília (16), Campinas (15), Curitiba (23), Salvador (13) e Santiago (11).
Neniel indus perdi FISL 17!
La aliĝoj por PRELEGANTOJ estas malfermitaj ĝis la 22-a de aprilo kaj oni povas submeti verkojn ĈI TIE.
Partoprenantoj povas aliĝi per la retejo kaj kontroli la ebloj por gasti per nia Gvidilo por gastado.
Ĉu vi interesiĝas pri vidi la finan programon? Atendu! Oni antaŭvidas ke oni diskonigos la finan programon la duan semajnon de junio =)
0sem comentários ainda