Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a Programação
Tela cheia

Invititaj prelegantoj

23 de Fevereiro de 2014, 20:52 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 280 vezes
Traduções

Ricardo Panaggio - Brazilo

Li estas aktivisto por libereco, privateco, libera softvaro, kaj similaj aferoj. Li estas membro de la komunumo Mozilla ekde la komenco, akompanas plurajn el ĝiaj projektoj ekde la embria staĝo. Li jam prelegis kaj gvidis kursojn plurfoje pri temoj rilataj al malferma TTT kaj libera softvaro. Nuntempe li estas en interna konflikto, pro nekongruecoj inter sia volego de novaj tenknologioj kaj sia multe pli granda volo konservi sin libera.

Hilmer Neri - Brazilo

Profesoro de la kurso pri Softvara Inĝenierio de Universitato de Braziljo - UnB. Nuntempe li studas doktoriĝan kurson pri Informadiko en tiu universitato kaj havas magistran diplomon pri Scienco de Komputado per la Federacia Universitato de Campina Grande - UFCG (2002). Li akumulis 20 jarojn da profesia sperto en la softvara industrio, kaj laboris en firmaoj en la publika kaj privata sferoj. En la lastaj jaroj li sindediĉas al esplorado kaj praktikado de aspektoj de Softvara Produktado fokusigita sur Mastrumado de Produkto. En tiu kampo, li kunlaboradas por la disvolvado de liberaj programoj kaj ankaŭ kun la malfermitaj datenoj de la registaro. Entuziasmulo pri la areo de Inĝenierio de Softvaro, li estas fondinto kaj membro de la laboratorio LAPPIS, kiu celas esplori kaj produkti softvaron, elstarante la utiligadon de lertaj metodoj aplikitaj sur la areoj de produkt-kvalito, analizado de datenoj, sekureco, kaj libera softvaro.

Carlos Figueira - Venezuelo

Vicministro pri Telekomunikado, Teknologioj de Informado kaj Poŝtaj Servoj, Ministerio de la Populara Povo por Scienco, Teknologio kaj Novigo (MCTI). Prezidanto de la Nacia Centro de Teknologia Novigo CENIT.

André Noel - Brazilo

Bakalaŭro kaj magistranto pri Scienco de Komputado (UEM). Li estas programisto kaj uzanto de Linukso ekde 2002, oficiala membro de la komunumo de Ubuntu. Li laboris dum pluraj jaroj programanta, tial li prenis sian sperton kune kun la fakto ke oni neniam rigardas lin tre serioze, kaj hodiaŭ dediĉas sin al humuro kaj programas por si mem. Li estas spertulo pri alternativaj metodoj de disvolvado (improvizaĵoj) kaj plene dependa de kafo. Li estas la kreinto de la retejo Vida de Programador (Vivo de Programisto), kaj la respondeculo kiu manipulas la vektorojn kiuj transformiĝas en bildrakontojn. Por profiti sian senegalan belecon, li komencis dediĉi sin al videoblogado. Li estas edzo de Raquel, patro de Mateus kaj Gabrielle.

André Deak - Brazilo

André Deak estas ĵurnalisto, direktoro de Liquid Media Laab, profesoro (FAAP kaj ESPM), ekspertizisto, kaj produktisto de cifereca komunikado. Li laboras jam de pli ol 10 jaroj pri projektoj por ĵurnalismo kaj komunikado en interreto. Li kunlaboras en Casa da Cultura Digital (Domo de Cifereca Kulturo) ekde 2009. Li kunordigas la retejon Jornalismo Digital.org kaj la iniciaton Arte Fora do Museu (Arto Ekster Muzeo) (www.arteforadomuseu.com.br), kies disvolvado kaŭzis aliajn projektojn pri retaj mapoj (www.mapasdigitais.org kaj www.mapasculturais.org.br). Li ankaŭ disvolvis platformojn por reta transsendo de eventoj kiam li estris la strategion kaj plenumadon de ciferecaj solvoj de cpfl cultura (2008-2012).

Diego Aranha - Brazilo

Li estas bakalaŭro pri scienco de komputado per la Universitato de Braziljo (2005), magistro (2007), kaj doktoro (2011) pri scienco de komputado per la Ŝtata Universitato de Campinas. Nuntempe li laboras kiel doktora profesoro en la Instituto de Komputado de la Ŝtata Universitato de Campinas. Li havas spertojn pri la kampo de kriptografio kaj komputa sekureco, kun emfazo pri efika realigo de kriptografiaj algoritmoj kaj projektado de kriptografiaj bazoj por oferi komputan anonimecon.

Luciana Fujii - Brazilo

Luciana Fujii diplomiĝis pri scienco de komputado per UFMG kaj laboras por Collabora, firmao de ekspertizado kaj disvolvado de libera softvaro de Britio. Luciana disvolvas ĉefe por projektoj rilataj al plurmedio, kiel GStreamer, kaj kontribuas al Cheese, programo por retkameraoj de GNOME.

Gustavo Luiz Duarte - BRA

Magistro pri scienco de komputado per USP kaj disvolvisto en linuksa ĉirkaŭaĵo jam de pli ol unu jardeko, li jam kontribuis por diversaj liberaj programoj. Nuntempe li laboras en IBM Linux Technology Center kiel prizorganto de la distribuaĵo Fedora por la arkitekturo POWER.

Karlison Bezerra - Brazilo

Teknikisto pri TTT-a disvolvado per CEFET-RN kaj bakalaŭro pri sistemoj de informado/UNI-RN, kreinto de “Nerdson ne iras al lernejo” kaj “Barrabin Barrabash”, inter aliaj bildstrioj pri programado kaj cifereca kulturo. Li laboras kiel fasada disvolvisto per liberaj teknologioj, entuziasmulo pri disvolvado de ludoj, programlingvoj, grafika programado kaj fundamentoj de komputado.

João Machini - BRA

Nuntempe li estas magistriĝanto en la Universitato de San-Paŭlo en la areo de entreprenismo, klopodanta pli kompreni pri edukado en noviga ĉirkaŭaĵo. Antaŭe, dum kaj post sia diplomiĝo en la Universitato de San-Paŭlo pri scienco de komputado, li agadis en kvar malsamaj ejoj de la mondo de disvolvado: studento de scienca iniciatigo pri klara kodo kaj mezuroj de kodo, societano de malgranda konsulta firmao pri lerta disvolvado, fondinto de starta firmao kiu klopodas krei novigan produktaĵon kaj membro de la teamo de disvolvado de Elo7.

Moisés Souto - Brazilo

Moisés Souto estas ĝenerala ordiganto de la Centro de Kompetentecoj pri Libera Softvaro de IFRN (CCSL-IFRN). Inter aliaj projektoj, pri kiuj li laboris en CCSS-IFRN, elstaras la projekto Samanaú, kiu celas esti platformo por kolekti datenojn, kiu estu libera, malmultekosta, kaj ĝeneralcela. En 2013 oni subskribis parteraĵon inter la Nacia Instituto de Kosmaj Esploroj (INPE), Brazila Kosma Agentejo (AEB), kaj CCSL-IFRN, por kunigi la projekton Samanaú al la brazila satelitaro, la tiel nomata projekto Samanaú.SAT. Li ŝatas pensi ke li povas meti siajn 16-jarajn lernantojn en projektoj kun libera programaro kaj satelitoj en Brazilo.

Diego Araujo - Brazilo

Studento pri scienco de komputado en IME-USP en sia lasta monat-seso de la kurso. Li estas programisto kaj laboras jam de pli ol 2 jaroj pri Mezuro, projekto de la Centro de Kompetenteco pri Libera Softvaro de la universitato, kiu celas ŝanĝi kiel programistoj analizas kaj taksas la kvaliton de sia fontokodo.

Sandro Andrade - Brazilo

Profesoro de la Federacia Instituto de Edukado, Scienco kaj Teknologio de Bahio (IFBa), disvolvisto en C++/Qt jam de 15 jaroj kaj kunlaboranto en la projektoj Qt kaj KDE de antaŭ 6 jaroj. Nuntempe li laboras pri arkitekturo por grandskalaj distribuitaj sistemoj, mem-adapt-povaj kaj mem-organiz-povaj sistemoj, kaj softvara inĝenierio direktita laŭ modelo (MDSE). Li estas la kreinto kaj prizorganto de QtModeling (parto de Qt5 por MDSE) kaj jam kontribuis por KDevelop, QtCreator, KDE Plasma, kaj aliaj projektoj.

Carlos Moratelli - BRA

Li estas magistro pri scienco de komputado diplomita en 2007 per UFRGS. Nuntempe li doktoriĝas en la Grupo de Sistemoj Enkorpigitaj (GSE) de PUC-RS. Ekde 2007 li laboras kiel linuksa disvolvanto por enkorpigitaj sistemoj. Li iĝis fakulo pri la tajlorado de linuksaj distribuaĵoj por enkorpigitaj platformoj bazitaj sur ARM, MIPS, kaj PowerPC. Li havas ampleksan sperton pri disvolvado de aparataj peliloj, portado de startiga softvaro (bootloader) kaj kerno al memtajloritaj platformoj, retaj protokoloj kaj utilaĵoj.
Alexandre Oliva - Brazilo

Varbisto de libera programaro. Preleganto de GNU. Konsilanto de FSF de Latin-Ameriko. Zorgisto de GNU Linux-libre kaj kun-zorgisto de GNU libc, GNU binutils kaj GNU Compiler Collection. Inĝeniero de GNU-aj iloj por disvolvado en Red Hat Brasil.
Lucas Villa Real - Brazilo

Li estas esploristo en IBM Research Brasil, magistro per la Politeknika Lernejo de USP kaj partoprenis en la konzerno de la brazila sistemo de cifereca televido. Dum sia restado en IBM Almaden Research en la silicia valo, Lucas disvolvis kaj kun-normigis LTFS, novigan liberan sistemon de dosieroj por modernaj generacioj de bendoj LTO. Pro tiu laboro, li gajnis premion Emmy Award en 2011 de Academy of Television Arts & Sciences. En ĉi tiu okazigo de FISL, Lucas prezentos la novan eldonon de GoboLinux, alternativa distribuaĵo de Linukso kiun li disvolvas jam de 12 jaroj kun siaj amikoj.

Nelson Pretto - Brazilo

Profesoro (kaj aktivisto) de la Fakultato pri Edukado de la Universitato de Bahio. Doktoro pri komunikado per la Universitato de San-Paŭlo, licencito pri fiziko kaj magistro pri edukado per UFBA. Inter aliaj aferoj, li estis gvidanto de studoj kaj analizoj de la Nacia Instituto de Edukaj Studoj kaj Esploroj de la Ministerio pri Edukado, estro de Specialaj Projektoj de Nacia Fondaĵo de Eduka Radio kaj Televido, asesoro de la rektoro de UFBA, kaj dum tiu tempo li ordigis la enmeton de interreto en UFBA kaj en la ŝtato Bahio, kiel ordiganto de la “Mastruma Komitato de la Reto Bahio”. Li gvidis, kune kun Leonardo Lazarte (UnB) la laborgrupon pri edukado en la brazila projekto Socio de Informado (MCT).

Pedro Paranaguá - Brazilo

Profesoro de la post-diplomiĝo pri juro en FGV ekde 2007. Li estas teknika asesoro de la partio PT en la ĉambro de deputitoj en Braziljo por interreto, aŭtoraj rajtoj, interretaj krimoj, reta privateco, patentoj, kaj similaj. Li respondecas, kune kun la prijuĝisto, pri la Civila Leĝaro de Interreto en Brazilo. Li gvidis la 350-paĝan studadon nomatan “La reformo de la leĝo pri patentoj: novigo por nacia konkurpovo”, por la ĉambro de deputitoj. Membro de la projekto Libera Softvaro - Brazilo. Aŭtoro de la libroj “Aŭtoraj Rajtoj” kaj “Patentoj kaj Industriaj Kreaĵoj”. Magistro pli intelekta proprieto, interreto kaj policy, kaj doktoriĝanto pri tiuj samaj temoj.

Luis Felipe Coimbra Costa - Brazilo

Magistranto pri Arto kaj Teknologio en la universitato de Braziljo - UnB, kun esplorprojekto pri emocia interagado, ludarto kiel esprima interfaco de cifereca ekosistemo, membro de la grupo de esplorado en CNPq pri la strategia kaj konkura uzado de (malfermitaj) datenoj kaj (libera) softvaro. Li estas direktoro de la departemento de sistemoj de informado, de la sekretariejo de logistiko kaj teknologio de informado, de la ministerio de planado, buĝeto, kaj mastrumado, respondeca pri la brazila projekto de libera programaro.

Claudia Melo - Brazilo

Doktoro per IME-USP pri scienco de komputado kun emfazo pri produktikapablo de viglaj teamoj, ŝi laboris dum kelka tempo en Norwegian University of Science and Technology. En la lastaj 15 jaroj ŝi amuziĝis en diversaj projektoj de disvolvado de softvaro. Ŝi estas aktiva partoprenanto en la nacia kaj internacia komunumoj, plurfoje prelegis en Brazilo, Usono, Eŭropo kaj Mez-Oriento. Nuntempe ŝi estas direktoro de teknologio de ThoughtWorks Brasil, kie ŝi ankaŭ laboras pri socia kaj ekonomia justeco pere de teknologio.

Jean Ferri - Brazilo

Bakalaŭro pri informadiko (analizado de sistemoj) kaj post-diplomiĝinta pri libera softvaro (sekureco de retoj). Analizisto de sistemoj de la programo Interlegis (Federacia Senato) ekde julio 2004, li aktivas en la disvolvado de sistemoj por la komunumo de la leĝdona povo kaj estas entuziasmulo de tiu komunumo. Li estas partoprenanto de komunumoj pri libera softvaro jam de pli ol 15 jaroj.

Camila Achutti - Brazilo

Ŝi estas fondinto de la blogo Mulheres na Computação (Virinoj en Komputiko) kaj nacia direktoro de Technovation Challenge Brasil. Diplomiĝinta pri scienco de komputado per IME-USP. Ŝi staĝis en Google en Mountain View kaj revenis kun granda emo ŝanĝi la mondon, per helpo de teknologio.

Felipe Sanches - Brazilo

Aktivisto kaj disvolvisto de libera softvaro kaj projektisto de libera aparataro. Kunfondinto de Metamáquina, brazila firmao pri presado 3D (tri-dimensia), li estas entuziasmulo pri teknologioj de cifereca fabrikado. Li partoprenas en la disvolvado de liberaj programoj en la areoj de grafika dizajno, CAD kaj modelado/presado 3D, kiel Inkscape, OpenSCAD, Pronterface kaj GNU LibreDWG. Li estas ankaŭ kunfondinto de Garoa Hacker Clube, la unua brazila hakist-spaco, kaj de PoliGNU: grupo de studoj pri libera softvaro de la Politeknika Lernejo de USP.

Antonio Terceiro - Brazilo

Nuntempe li laboras kiel Inĝeniero en Linaro. Disvolvisto de libera softvaro jam de pli ol 10 jaroj, li jam iel kontribuis al pli da projektoj ol li kapablas memori. Li estas fondinta membro de Colivre, kie li estis unu el la ĉefaj programistoj de Noosfero, libera platformo por sociaj retoj kreita en Brazilo kiu iom post iom konkeras la mondon. Oficiala disvolvisto de la projekto Debian, kie nuntempe li prizorgas pri la interpretiloj Ruby kaj gem2deb, ilo uzata en la konstruado de pli ol 500 pakaĵoj de bibliotekoj kaj aplikaĵoj verkitaj en Ruby.

VJ Pixel - Brazilo

Li komencis sian karieron kiel VJ en 2002 kaj ekde tiam jam laboris en 4 mondopartoj. Krom la aŭdvidaj prezentoj, li disvolvas plurmediajn artaĵojn kiuj pridemandas la rilaton de homoj kun ciferecaj teknologioj, per la uzado de liberaj kaj/aŭ disvastaj teknologioj kie la publiko prenas sur sin la rolon de aŭtoro.

Nuntempe li estas direktoro de memeLab – laboratorio de nestabilaj medioj – kaj kunordiganto de teknologo de la laboratorio ((o))ecoLab – laboratorio de novigo de ĵurnalismo pri naturo.
Foto Sérgio Campos Sérgio Campos - Brazilo

Sérgio Campos estas programisto kaj entreprenisto, li havas 9 jarojn da sperto pri TTT-a programado kaj gvidado de informadikaj teamoj. Inter aliaj spertoj en sia vivo, li jam laboris por IBM kaj por la programo Interlegis de la Federacia Senato. Li estas membro de la komunumoj Mozilla kaj Python Brasil kaj kunfondinto de la asocio Python Brasil. Nuntempe li laboras en sia propra firmao, Tracy Web Technologies. En sia libera tempo, li amas bicikli, grimpi, kaj vojaĝi.

Alberto J. Azevedo - Brazilo

Alberto J. Azevedo frekventis la kurson Informadika Teknologio en la Federacia Centro de Teknologia Edukado de Paranao (CEFET-PR). Li jam havas pli ol 14 jarojn da sperto rilata al
informadika teknologio, kaj fariĝis fakulo pri sekureco de firmaaj retoj. Entuziasmulo de la komunumo de “hakistoj” (kodrompistoj), li estas la kreinto de la metodologio ESPH (Enterprise Security Planning – Hack), por realigado de sekureco en firmaaj retoj, kaj ankaŭ kreis la projekton Security Experts, kiu kunigas fakulojn pri sekureco de informoj en la tuta Brazilo kun la celo provizi liberan aliron al informoj pri sekureco. Nuntempe li laboras kiel ekspertizisto pri sekureco por grandaj entreprenoj de la industria kaj serva sektoroj en la brazilaj ŝtatoj Paranao, Sankta Katarino, Suda Rio Grando, San Paŭlo, Rio de Ĵanejro, Amazono, kaj en Usono.

 

Sergio Prado - Brazilo

Sergio Prado disvolvas softvaron por enkorpigitaj aparatoj jam de pli ol 17 jaroj. Li estas fondinta membro de Embedded Labworks, firmao sperta pri ekspertizado kaj trejnado pri enkorpigita Linukso, realtempaj sistemoj kaj la platformo Android.

Pedro Antonio Dourado de Rezende - Brazilo

Matematikisto kaj profesoro en la Departemento de Scienco de Komputado UnB (Universitato de Braziljo), kie li nuntempe instruas. En la Silicia Valo li laboris pri kontrolo de kvalito en Apple Computer kaj kun la unuaj aplikaĵoj en hiperteksto (hypercards), en 1988. Li eldonis en Brazilo, alilande kaj en interreto, pli ol cent artikolojn pri la komputila revolucio, libera programaro, ĉifro-scienco, sekureco en informadiko, evoluo de malbonfaraj programoj, komputaj paradigmoj kaj sciteorio de scienco. Li estas gvidanto de la instruado pri ĉifro-scienco kaj Komputa Sekureco de UnB, konsilanto de la Brazila Instituto de Politiko kaj Juro en Informadiko kaj eks-reprezentanto de la civila socio en la Brazila Mastruma Komitato de Infrastrukturo de Publikaj Ŝlosiloj, ICP-BR, komisiita de la prezidanto de la respubliko (2003-2006).

Alessandro de Oliveira Faria (ankaŭ konata kiel CABELO) - Brazilo

Fondinta membro de la firmao NETi TECNOLOGIA fondita en junio 1996.  Tiu firmao spertas pri disvolvado de solvoj kun teknologioj de vizaĝa rekonado, biometriaj iloj, pliigita realo, komputila vido (OpenCV), neŭroteknologio, kaj plurnuklea programado per GPU. Li agadas en la teknologia kampo ekde 1986, alte taksas Linukson ekde 1998, estas membro de la komunumo Viva O Linux kun pli ol 100 publikigitaj artikoloj, estas zorganto de malfermkoda kod-biblioteko por videa kaptado, ambasadoro kaj membro OpenSUSE. Cabelo alportos al FISL la prelegon “Neŭroteknologio: via menso reganta la Linuksan platformon”.
Beraldo Leal - Brazilo

Magistro pri scienco de komputado per la Instituto de Matematiko kaj Statistiko de USP. Li estas analizisto de sistemoj kaj retoj en uniksaj platformoj ekde 1998 kaj programisto en liberaj horoj. Nuntempe li partoprenas la teamon de administristoj de sistemoj de la Nukleo de Scienca Komputado de NCC/UNESP.

Alexandre Abdo - Brazilo

Praktikanto de Kreaj Komunaĵoj (Creative Commons), li kontribuas al projektoj de libera softvaro, libera scio, kaj libera kulturo ekde la pasinta jarmilo. Same kiel iu ajn aktivisto en la hodiaŭa tempo, li helpis konstrui plurajn grupojn, kiel la Reto por Libera Scio (OKF-BR), Garoa Hacker Clube, la Domo de Nuntempa Homa Disvolvado, Zumbae, kaj Wikimedia Brasil. Profesia sciencisto, li esploras la konsekvencojn de la ekuzado de liberaj platformoj kiuj faciligas la kunlaboradon en la reto de atento de Sistemo Unika pri Sano (SUS), en kvartaloj de urboj de la ŝtatoj San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, kun subteno de FAPESP.

Gustavo Ribeiro - Brazilo

Teknika fakulo diplomiĝinta pri informadiko, kun emfazo pri datenprocesado per CEFET-RN, bakalaŭro pri scienco de komputado per UFRN. Li estas fondinto kaj unu el la kunordigantoj de Projeto Software Livre - RN, grupo kiu celas disvastigi liberan programaron kaj malfermitajn teknologiojn en la ŝtato Rio Grande do Norte (RN). Li laboras pri Linukso ekde 2003, kaj ekde tiam li agadas en la areo de Administrado de Sistemoj kaj Retoj. Nuntempe li estas anstataŭa profesoro de IFRN/Caicó, arkitekto pri infrastrukturo kaj ĝenerala direktoro de Veezor, naci-ampleksa firmao kiu ofertas servojn kun libera programaro kaj nuba komputado por firmaaj retoj kaj interretaj provizantoj.

Aracele Torres - Brazilo

Ŝi estas historiisto pri scienco kaj teknologio. Doktoriĝanto kaj magistro pri socia historio per la universitato de San-Paŭlo (USP). Nuntempe ŝi disvolvas verkojn pri cifereca teknologio, kibernetiko kaj utopio. Ŝi produktis magistran disertaĵon pri la projekto GNU, kies titolo estas: “La teknologia utopio de libera programaro: historio de la teknika kaj politika projekto GNU”. Ŝi estas membro de la komunumo de KDE kaj kunlaboranto ekde 2010, kaj agas pri tradukado kaj disvastigado.

Bruno Ferreira Souza - Brazilo

Bruno Souza estas konsilisto en Summa Technologies kaj fakulo pri Nuba Komputado en ToolsCloud. Li estas konata kiel “JavaMan”, ĉar li estas varbisto pri Java kaj malfermita fonto-kodo kaj laboras por la plifortigo de komunumoj de programistoj. Kiel monda direktoro de malfermita fonto-kodo en Sun Microsystems, li organizis gravajn komunumojn kiel NetBeans kaj OpenSolaris. Li fondis kaj estis prezidanto de SouJava, kie li helpis krei la mondan komunumon de uzanto-grupoj de Java. Internacie fama preleganto, li realigis centojn da prezentoj en la tuta mondo. Bruno estas honora direktoro de Open Source Initiative (OSI), prezidanto de la instituto Campus Party kaj kunordiganto de Nuvem, la esplorcentro pri virtualigo kaj movebleco de LSI/USP.

Carlos Denner - Brazilo

Carlos Denner estas adjunkta profesoro de la departemento de administrado kaj post-diplomiĝaj kursoj de administrado en la Universitato de Braziljo. Li laboras inter strategia administrado, organizaj teorioj, informadika teknologio kaj komputiko. Li kombinas la konceptojn de tiuj kampoj por esplori la dinamikon de disvolvado, strategia kaj konkura uzado de malfermitaj datenoj kaj libera programaro.

João Eriberto Mota Filho - Brazilo

João Eriberto Mota Filho estas membro de la kavalerio de la brazila armeo. Administranto de retoj kaj reta sekureco de la kabineto de la komandanto de la armeo. Profesoro de post-diplomiĝo en la Universitato Katolika de Braziljo (UCB) pri komputila inspektado. Aŭtoro de la libroj Linux & Seus Servidores (Linukso kaj siaj servoj) (2000), Pequenas Redes com Microsoft Windows (Malgrandaj retoj kun Microsoft Windows) (2001), Descobrindo o Linux (Malkovrante Linukson) (3-a eldono en 2012) e Análise de tráfego em redes TCP/IP (Analizado de trafiko en retoj TCP/IP) (2013). Prizorganto de Debian. Membro de la jura teamo de Debian.

Fernanda Weiden - Brazilo/Usono

Ŝi laboras pri grandskala infrastrukturo, nuntempe en Usono, en la teamo Production Engineering de Facebook, kiu respondecas pri kaŝmemoro kaj sekureco. Antaŭe, Fernanda laboris en Google en Svisio, kaj en IBM en San-Paŭlo, Brazilo.

Partoprenanto de la komunumo de libera programaro ekde 2002, ŝi estis unu el la organizantoj de FISL (Forumo Internacia pri Softvaro Libera) dum pluraj jaroj kaj inter 2009 kaj 2011 ŝi estis vicprezidanto de Free Software Foundation Europe.

Foto Jan Seidl

Jan Seidl
- Brazilo

Teknika direktoro de TI Safe, li estas spertulo pri sekureco de aŭtomatigaj industriaj retoj. En la tem-trako pri sekureco, li parolos pri teknikaj aspektoj en sia prelego NSA-Proof communications & DDOS Layer7.

Sascha Meinrath - Usono

Pioniro pri komunumoj kaj kulturo de interreto, Sascha estas vicprezidanto de New America Foundation kaj direktoro de Open Technology Institute. Li gvidas la projekton "Internet in a Suitcase", klopodo por popularigi sendratajn teknologiojn en ne-centritaj retoj (mesh-retoj). Pri tiu temo li parolos en FISL15.

   
   
   


<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>