Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a O evento
Tela cheia

FISL Internacia Forumo por Libera Programaro

10 de Maio de 2014, 12:18 , por Matheus de Lima Pereira - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 166 vezes
Traduções

FISL 15-jariĝas!

Estas 15 jaroj da historio, kaj dum okazis tiu vojo de kreskado kaj lernado, Internacia Forumo por Libera Programaro FISL ĉiam proponadis plej premajn debatojn pri teknologio kaj libereco.

 

Nia sukceso jen estas rezulto de nia laboro, kunlaboro kaj engaĝiĝo de miloj da homoj kiuj kredas je liberaj teknologiaj kaj edukadaj solvoj, je kono kiel publika varo kaj je la forto de informteknologioj kiel iloj por enpovigo kaj demokratio.

 

Pro tio, ni batalas ekde nia unua eldono por la konservado de trakontrolebleco en teknologio, ĉu kadre de kodoj, de malfermaj modeloj, de batalo por libera kaj neŭtrala reto. Kvankam tio ne estas novaĵo en niaj temoj, ĉijara temo estis Sekureco kaj Privateco: Libera Programaro batale konrtraŭ Spionado. 

Porto Alegre sidejos ankoraŭfoje la plej grandan renkontiĝon de Liberprogramaraj Komunumoj tutmonde, kiuj ne estas nur publiko, sed ankaŭ efektivigantoj de tiu ĉi nia granda evento, kiu, plene je ideoj kaj strebo, kundividas konojn, novaĵojn kaj same maltrankvilon pri komuna kredo, ke per kono ni kreskos kiel pli justa homaro.

 

FISL ne estas farata nure de Organizteamo kaj dungitaj helpteamoj. Ĝin faras nur centoj da partoprenantoj kiuj sin oferas por alsumi siajn konojn, kaj investas siajn proprajn rimedojn por veni el plej diversaj regionoj tra Brazilo kaj la tuta mondo.

 

Ĝin faras centoj da volontuloj kiuj oferas sian inteligenton kaj sian laborforton por kunlabori ĉe la produktado, komunikado, loĝistiko, kaj eĉ disvastigado de tiu evento kaj de la celoj de Libera Programaro rete, proprahejme.

 

Ĝin faras centoj da civilaj, registaraj kaj privataj grupoj kiuj kredas, ke Libera Programaro ja povas ŝanĝi la mondon. Ĝi jam ŝanĝiĝas, efektive!


FISL helpas ĉiun tiun, kiu donacis iomete - aŭ eĉ multe! - da si por konstrui tiun historion dumlonge de tiuj dek kvin jaroj, ĉiujn invitante celebri kun ni, Portalegron, de la 7a ĝis la 10 de Majo 2014.

Estas honoro por ni kalkuli je vi en nia festo! ;)



<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>