Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a O evento
Tela cheia

Elektitaj Uzantaroj

10 de Maio de 2014, 13:28 , por Matheus de Lima Pereira - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 159 vezes
Traduções

Ni elektis 16 Uzantarojn kiuj kundividos multajn konojn kun la partoprenantoj de FISL15, kaj same kun la vizitantoj de la ekspozicibudoj kaj la malfermaj lokoj en la evento.

Jen laŭloke ordigita listo de Uzantaroj, laŭ konstruplano de FISL (sublistan bildon rigardu bonvole kie jenas portugallingvaj surskribaĵoj):

1- Debian Brasil
http://softwarelivre.org/debianbrasil/blog/proposta-para-grupo-de-usuarios-debian-no-fisl-15

2- Noosfero
http://softwarelivre.org/noosfero/blog/proposta-do-noosfero-para-o-espaco-de-grupos-de-usuarios-do-fisl-15

3- KDE Brasil
http://softwarelivre.org/kde/proposta-de-grupo-de-usuarios-do-kde-brasil-no-fisl-15

4- LibrePlanets Brasileiros (Brazilaj LiberPlanedanoj)
http://softwarelivre.org/lp-br-es/blog/proposta-do-grupo-de-usuarios-dos-libreplanets-brasileiros

5- Joomla (Joomleiros) (Joomlanoj)
http://softwarelivre.org/grupo-de-usuarios-joomla/proposta-de-grupo-de-usuarios-joomleiros-no-fisl-15

6- PHP-RS (PHP Sudriogrande)
http://softwarelivre.org/phprs/blog/proposta-de-grupo-de-usuario-fisl-15

7- Fedora
http://softwarelivre.org/projeto-fedora/blog/proposta-para-grupo-de-usuarios-projeto-fedora-no-fisl-15

8- OpenMandriva
http://softwarelivre.org/openmandriva/blog/proposta-de-grupo-de-usuario-fisl-15

9- Solisc
http://softwarelivre.org/associacao-solisc/blog/proposta-de-grupo-de-usuario-solisc-fisl-15

10- Partido Pirata do Brasil (Brazila Piratpartio)
http://softwarelivre.org/partido-pirata-do-brasil/blog/partido-pirata-do-brasil

11- Mozilla Brasil
http://softwarelivre.org/mozillabrasil/blog/proposta-de-grupo-de-usuarios-mozilla-no-fisl-15

12- Pytchê
http://softwarelivre.org/pytche/blog/proposta-do-pytche-para-o-espaco-de-grupos-de-usuarios-do-fisl-15

13- Tchêlinux
http://softwarelivre.org/grupo-de-usuarios-tchelinux/blog/proposta-de-grupo-de-usuario-tchelinux-fisl-15

14- Laboratório Hacker (Kodrompejo)
http://softwarelivre.org/lab-hacker/blog/proposta-de-grupo-de-usuarios-fisl-15

15- Mobile-RS (Posxe - Sudriogrande)
http://softwarelivre.org/gu-mobile-rs/blog/proposta-do-gu-mobile-rs-fisl-15

16- Matehackers
http://softwarelivre.org/matehackers/blog/proposta-de-grupo-de-usuario-fisl-15

 

Alvokoj por Uzantgrupoj

Uzantaroj estas iu el la plej gravaj iniaciatoj de FISL kaj ilin pripensinte, planiĝas serio de agoj antaŭ, dum kaj post la evento. Jare, disponebligatas grava loko centre de FISL, kiu nomiĝas Uzantarejo, kie uzantaroj eklokiĝu kaj tiumaniere tie povu disvastigi siajn iniciatojn, interŝanĝi spertojn kun  vizitantoj, aliaj uzantaroj kaj Liberprogramara komunumo.

Uzantarejen (de 393 m²) oni metas tablojn kiuj enhavas elektrikon kaj retaliron por ĝis po 2 aparatoj. Respondecas pri zorgo de tiuj budoj ĉiu aparta grupo, kiu igas ilin renkontiĝejoj kie ĉiam restas iu ano (informite al FISL-kunordigantaro) kiu informas la interesatan publikon dum ĉiuj tagoj de la eventoj. Ekzistas ankaŭ loko en ĉiu budo por la metado de emblemon surhavanta ŝildo (maksime 66 cm x 150 cm).

Sendo de proponoj al Uzantaroj

Interesata komunumo/grupo disvastiĝi kaj havi lokon por uzantaro ĉe FISL devas krei komunumon ĉe la reto softwarelivre.org por, ke ni ankaŭ FISL-retpaĝe tiun grupon disvastigu. Tiumaniere, cele al aliĝi, sufiĉas meti en komentojn de tiu ĉi paĝo ligumon por via komunumo ĉe  softwarelivre.org, informante:

  1. Nomon de la komunumo/projekto/organizaĵo/grupo
  2. Taksadon pri la kvanto da homoj kiuj aktivas ĉe uzantarretejo kadre de softwarelivre.org;
  3. Enhavon/informojn kiuj montras daŭran kontribuon de la grupo por la disvolviĝo de la projekto, rilate al tiuj liberaj kaj malfermkodaj teknologioj, pri kiuj temas la uzantaro;
  4. Proponon de aktivaĵoj/agoj en Uzantarejo;
  5. Ligumojn por la ĉefaj retpaĝoj kaj diskutlistoj de la projekto kiun prilaboras tiu komunumo/grupo, samkiel diskutlistoj de la grupo mem;
  6. Se ankaŭ vi petis Komunuman Renkontiĝon  ĉe FISL, en tiun saman komunumon kreitan ĉe softwarelivre.org informojn almeti  pri via uzantaro;
  7. Indiki ĝis 4 kunordigantoj (nomon kaj retpoŝtadreson informe) de via uzantaro. FISL15-organizantaro disponebligos du ĝentilaĵojn t.e. aliĝojn al partoprenantoj (aliron al tuta evento) kaj du ekspozicianto-indentigilojn (aliron nur al ekspozicifoiro) por ĉiu elektita grupo;
  8. Proponi debaton/temon ĉe la programaro de “Komunumservo“, kiu okazos agenditamomente meze de la Uzantarejo, malferme al partoprenantaro kaj al vizitantoj de FISL-ekspozicibudfoiro.

Gravaj datoj:

  • 22a/03/2014: Limon por alregistri proponon (meti ligilon de tiu Uzantaro ĉe softwarelivre.org en komentojn ĉiretpaĝe).
  • 23a/03/2014: Disvastigon de elektitaj Uzantaroj

Plifaciligantoj por Uzantaroj

  • Paulo Meirelles - FGA-UnB/CCSL-USP
  • Júnior Goergen - ASL.org
  • Jônatas Medeiros - FGA-UnB

Elektkriterioj

Ni havos 32 lokojn/tablojn entute por Uzantaroj, distribue inter ĉefbudoj kaj tiuj de komercekspozicio de FISL. Elektkriterioj kaj loĝistikumkriterioj estos:

  • Propono de diversecohavaj aktivaĵoj, por, ke karakteriziĝu grupo de homoj organizitaj kadre de celo por tiu projekto kiun tiu grupo reprezentas;
  • Ĉu grupo agendis ankaŭ Komunumrenkontiĝon dum FISL rilate al tiu grupo mem;
  • Ĝeneralajn informojn organizitajn ĉe uzantara paĝo/komunumo ĉe softwarelivre.org;
  • Komunumojn/Grupojn kun konstanta/deantaŭa partoprenado  en FISL.

Kio estas Uzantaro (GUs portugale)?

Jen unuiĝo de homoj, organize, komuncele al kunlabori al disvolvi projektojn en plej diversaj kampoj de komunikadaj kaj informadikaj teknologioj kiel operacisistemoj, programlingvoj, aplikaĵoj, inter aliaj kiuj tenas ian rilaton kun liberaj kaj malfermkodaj teknologioj.

Uzantaroj estas fundamentaj por interŝanĝo de spertoj kaj kundivido de informoj pere de kunlaboro disvolve de siaj membroj. Pro tio, plenumiĝas tre grava rolo je kondissendiĝo.

Uzantaroj okazigas, organizas kaj disvastigas eventojn kiel renkontiĝojn, debatojn, kaj prelegojn, kreas dosierojn, tradukas kaj esploras. Krom spertinterŝanĝi per retoj, blogoj, sociretoj kaj diskutlistoj, oni ankaŭ plivigligas kaj helpas la uzadon, distribuas kaj kunlaboras kun liberprogramara komunumo por la disvolviĝo de iniciatoj kiuj instigas la uzon de liberaj teknologioj, siaregione Brazile kaj tutmonde, solidarece kaj favore al siaj projektoj.


Ĉu duboj restas?

Skribu al ni per la komentoj ĉipaĝe... ni malferme tion respondos, vere ;)



<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>