Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Festo: Venĝo de la nerdoj #8

7 de Maio de 2014, 11:19 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 73 vezes
Traduções

De Eclipse Bar.

Jes! Ĝi revenas! Nia nokto de roko, ludoj, kaj diboĉado! La plej gika festo de ĉi tiu flanko de la galaksio! La neŭtrala teritorio kie Klingonoj kaj Wookie-oj kunvivas harmonie (je malpli ol unu parseko de distanco).

La loko kie fanoj de Linux kaj Windows preterlasas siajn diferencojn (aŭ solvas ilin per bona ludo de Mortal Kombat).

Ĝi mem! LA VENĜO DE LA NERDOJ de Eclipse!

TIE OKAZOS:

  • Muziko: Roko
  • Videoludoj dise tra la tuta drinkejo
  • Nia amata malnov-stila videoludo (kun la plej grandaj klasikaĵoj de la oraj jaroj de nerdeco).
  • Multaj trinkaĵoj kiuj konservos vin brilanta dum la tuta nokto! Kontrolu!

SPECIALAJ AVANTAĜOJ:

  • Duoble da tekilo ĝis la noktomezo!
  • Duoble da kombinaĵo (vodko kaj energiila trinkaĵo) dum la tuta nokto!!
  • Premiaj defioj... kun drinkado, kompreneble (Golden Axe, Samurai Shodown, Dungeons & Dragons)

Do, ne estu timemulo! Venu ĝui tiun egan nokton da roko, videoludoj, kaj diboĉado!

AGENDO:

  • Vendredo (09/05): je 21h
  • Adreso: Strato José do Patrocínio, 1240
  • Amiketa enir-prezo: R$10,00
  • Partoprenantoj de FISL (kun identigilo de la aranĝo kaj dokumento): R$5,00

Vidu pli da detaloj ĉe paĝo de la evento.

Se vi drinkos, ne ŝoforu!

Kunportu amikon kiu ne drinkas kaj igu ĝin ŝofori vin hejmen!


Tags deste artigo: festo amuziĝu nerdoj

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>