Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a O evento
Tela cheia

VOLONTULOJ

26 de Março de 2013, 0:00 , por Gabriel Galli - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 685 vezes
Traduções

Ekde la komenco fisl estas kunlabora evento kiu, kvankam kunordigata de Associação Software Livre.org, nur eblas pro la klopodo de centoj da volontuloj de la komunumo de libera programaro.

Se vi interesiĝas kaj havas tempon por helpi konstrui la plej grandan eventon de komunumoj de libera programaro de Latinameriko, kontaktu nin.

ALIĜU TIE ĈI.

Ni serĉas volontulojn el la sekvaj kampoj:

Skipo pri Komunikado – En la Skipo pri Komunikado vi povas labori en la noticado de fisl per sociaj retoj, krei enhavon por la retejo de fisl kaj por Radio kaj Televido Libera Programaro. Skribu al comunicacao@softwarelivre.org

Skipo pri Produktado – Helpu diskonigi la eventon en sociaj retoj, blogoj, en via komunumo, en via firmao, lernejo aŭ universitato. Vi ankaŭ povas organizi karavanon el via ŝtato aŭ eĉ inventi alian manieron!

La volontuloj kiuj laboros dum fisl rajtas je:

  • manĝo (pagbileto por restoracio difinita de la evento je la valoro po R$ 15,00 por ĉiu laborita duontago);
  • uniformoj (T-ĉemizoj de la skipo de fisl);
  • atesto de partopreno kiel volontulo (kiu validas kiel kroma aktivaĵo en kelkaj universitatoj);
  • libera aliro al prelegoj kaj aktivaĵoj de fisl;
  • adapti laborhoraron, kiu helpos vin esti proksima al la temoj kiuj interesas vin.

Ĉu eblas pli bona maniero partopreni en fisl? :D

Se vi interesiĝas pri tio, sendu retleteron kaj atendu nian kontakton kun pli da informoj ekde junio.