Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a O evento
Tela cheia

UTILAJ INFORMOJ

26 de Março de 2013, 0:00 , por Gabriel Galli - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 883 vezes
Traduções

PRELEGANTOJ

Kiel mi scios ĉu mia propono estis akceptita?

Vi ricevos retleteron kiu informos la daton kaj horon de via aktivaĵo ĝis la 7-a de junio. Vi devos respondi por konfirmi ĝis la 12-a de junio.

Kaj se mia propono estos akceptita kaj mi ne plu povos iri?

Vi devos respondi la retleteron avizante ke vi ne plu povos ĉeesti.

Ĉu aprobitaj prelegantoj ricevos ian subtenon por vojaĝo kaj gastado?

Ne. La aprobitaj prelegantoj ricevos nomŝildon kiu ebligas aliri ĉiujn aktivaĵojn de la evento, sed devas pagi la kostojn de siaj venoj. Memoru: FISL estas neprofitcela evento, farita de la klopodoj de la komunumo. ;)

Ĉu preleganto bezonas aliĝi kiel partoprenanto ankaŭ?

Ĉiu proponanto de prelego, kiu estos aprobita kiel preleganto, ricevos aliron al ĉiuj lokoj de la evento, sen bezono de plia aliĝo.

Kaj se mi jam aliĝis kaj poste oni akceptos min kiel preleganton?

Por tiuj, kiuj jam pagis kaj estos aprobitaj kiel prelegantoj, ekzistas la eblo rericevi la monon post la fino de la aranĝo. Por demandoj rilataj al prelegantoj, sufiĉas kontakti nin per programafisl14 @ softwarelivre . org

Ĉu necesas aliĝi al fisl por partopreni en WSL?

WSL estas evento ene de fisl14. Por partopreni ĝin, vi devas aliĝi al fisl14 normale.

VOLONTULOJ

Ĉu volontuloj ricevos ian subtenon por vojaĝo, gastado, manĝado?

Volontuloj ricevas manĝojn dum la tagoj de laboro en la evento kaj monhelpo por transporto, sed nur por urbaj busoj (interne de Porto Alegre). Volontuloj kiuj venos el aliaj urboj bezonos pagi la kostojn por siaj venoj al Porto Alegre.

Kiam mi scios ĉu mi estas akceptita kiel volontulo?

Ni kontaktos vin per retpoŝto ekde la 14-a de junio.

Kion mi faru se mi volas helpi kiel volontulo?

Ni ricevas aliĝojn per ĉi tiu formularo, kaj respondas demandojn per la retpoŝto voluntarios ĉe softwarelivre.org. Oni kontaktos la interesatojn fine de julio, kun pliaj informoj. Legu pli tie ĉi.

ALIĜOJ

Mi aliĝis sed mi ne plu iros. Kion mi faru por malaliĝi?

Vi devas kontakti inscricoes @ asl.org.br kaj informi vian rezignon. La repago de la kotizo okazos nur post la evento.

Mi aliĝis sed mi ne plu iros. Ĉu mi povas transdoni mian aliĝon al amiko?

Vi devas kontakti inscricoes @ asl.org.br por peti la transdonon, informante la personajn datenojn de vi kaj via amiko. La retletero devas esti sendita de la persono kiu aĉetis la aliĝon (tiu kiu rezignas).

Kie mi aliĝas?

La aliĝoj por partoprenantoj estas malfermitaj. Partoprenontoj klaku ĉi tie. Aliflanke, la aliĝoj porrelegantoj jam estas fermitaj.

Kaj se mi havos dubojn aŭ problemojn rilatajn al mia aliĝo, kion mi faru?

Skribu al inscricoes ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br

 

Ĉu mi povas iri al FISL nur unu tagon?

Vi povas partopreni nur unu tagon, sed la aliĝo kostas same por unu aŭ ĉiuj tagoj.

Ĉu ekzistas senpagaj programeroj?

Por aliri la foiron, kiu estas la spaco kie troviĝas la budojn de patronoj kaj partneroj, kaj la aktivaĵojn kiuj okazas tie, ne necesas pagi aliĝon.

Por prelegoj, metiejoj, debatoj, kaj komunumaj renkontiĝoj, nur estos permesite aliri kontraŭ prezento de la identigilo de partoprenanto.

La pluruza spaco, kiu troviĝas ene de la foiro, havos senpagajn programerojn ĉiutage: kulturaj intervenoj, debatoj, prelegoj, malkonferencoj, ktp. La programo de tiu ejo estos publikigita unu semajnon antaŭ la evento.

La Rondo de Negocoj kaj Liberaj Kompetentecoj, kaj la Spaco Paulo Freire, kiu enhavas aktivaĵojn pri edukado, ankaŭ havos aktivaĵojn kun senpaga eniro.

Kiam oni diskonigos la plenan programon de la aranĝo en la retejo?

La programo de fisl estas difinita kune kun la komunumo, per publika alvoko por verkoj kaj voĉdonado fare de la prelegantoj de la antaŭaj jaroj. Tiu proceso finiĝos je la fino de junio.

Ĉu eblas antaŭvidi la temojn kiujn oni traktos?

Jes. La prelegoj estas organizataj en temaj zonoj, kiuj ĉi-jare estas:

  • Administrado
  • Libera aparataro
  • Disvolvado
  • Ludoj kaj plurmedio
  • Negocoj
  • Labortablo
  • Emerĝantaj temoj
  • Libera akademio
  • Aaron Swartz
  • Edukado
  • Ĉirkaŭaĵo
  • Metiejoj
  • Komunumaj renkontiĝoj
  • Kulturo

Kaj se mi volas proponi prelegon?

La aliĝoj por prelegoj jam finiĝis. Proponoj por prelegoj, metiejoj, kaj komunumaj renkontiĝoj estos ricevataj ĝis la 5-a de majo per la sistemo Papers. Legu pli tie ĉi. Proponoj por akademiaj verkoj estos traktataj en la Internacia Metiejo pri Libera Programaro (WSL), kaj oni devas sendi ilin ĝis la 5-a de majo. Legu pli tie ĉi. Se vi volas nur doni ideon sen sinengaĝi, vi povas sendi retleteron al programafisl ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br

Mi klopodas sendi proponon por prelego, sed la retejo ŝajne ne funkcias en mia retumilo. Kio okazas?

La sistemo Papers por sendo de prelegoj havas garantion funkcii nur en Firefox.

Mi ricevis inviton por voĉdoni por prelegoj, sed la retejo ŝajne ne funkcias en mia retumilo. Kio okazas?

La sistemo Papers por sendo de prelegoj havas garantion funkcii nur en Firefox.

ATESTILOJ

Kiel funkcias la eldonon de atestilojn? Ĉu oni bezonas pruvi ĉiutagan ĉeeston?

La eldono de atestiloj okazas aŭtomate, per la aliĝ-sistemo, post la evento.

Post la evento, en via uzanto-paĝo en la ret-sistemo, aperos opcio “Eldoni atestilon”, kiu rezultos en PDF-dosieron, kiu atestos la partoprenon en la tuta evento.

Tiu, kiu aliĝis kaj prenis sian surbrustan identigilon, rajtos ricevi ĝeneralan atestilon de partopreno en la evento, kiel partoprenanto aŭ preleganto, sen mencio al la tagoj de ĉeesto.

Ĉu volontuloj ankaŭ ricevos atestilon?

Kompreneble! Volontuloj ricevas pli detalajn atestilojn, kiuj indikas la areojn de agado kaj nombron da horoj de laboro, per iliaj kunordigantoj de LG (labor-grupo)

GASTADO

Ĉu vi havas sugestojn por gastado?

Se vi bezonas informojn kaj helpon rilate al gastado (kaj ankaŭ veturbiletoj), vi povas kontakti nian partneran vojaĝagentejon, LigaTurismo. Kontrolu ankaŭ la sugestojn pri malmultekosta gastado.

Ĉu ekzistas areo por tendumado?

Ne ekzistas loko por tendumi ligita al la evento. La agentejo LigaTurismo povas helpi vin trovi malmultekostajn gastejojn.

SPONSORADO

Mia firmao interesiĝas pri patroni aŭ partneri, kiun mi bezonas alparoli?

Kontaku la grupon "kaptado" per la retpoŝto: captacao em softwarelivre.org. Legu pli tie ĉi.

Ĉu estas aliaj manieroj por ke mia firmao partoprenu?

Entreprenistoj kaj firmaoj kiuj ofertas informadikajn servojn kun libera programaro povas partopreni senpage en la Rondo de Negocoj kaj Kompetentecoj. Legu pli tie ĉi.

Ankaŭ eblas partopreni en la EkspoziciojNovigo kaj Liberaj Projektoj. Kontaktu captacao @ softwarelivre.org por scii pli.

KIE KAJ KIEL

Kie okazos la aranĝo?

En la centro de eventoj de PUC-RS, en Porto Alegre.

Kie estas PUC-RS?

PUC-RS troviĝas ĉe Avenuo Ipiranga, 6681, en la kvartalo Partenon en la urbo Porto Alegre. Kontrolu en la mapo kiel alveni.

Kiu estas la horaro de funkciado de la evento?

  • Funkciado de la evento: ekde la 9-a ĝis la 20-a horo.
  • Funkciado de la ekspozicio: ekde la 9-a ĝis la 20-a horo.
  • Ĉambroj de prelegoj kaj aŭditorioj: La prelegoj komenciĝas je la 10-a. Aliro nur por aliĝintoj indentigitaj per nomŝildo.
  • Funkciado de la sekretariejo: ekde la 8-a ĝis la 19-a horo.

MI VOLAS DISKONIGI!

Kiel mi povas akiri banderolon por diskonigi la eventon en mia retpaĝo?

Vi povas libere uzi la materialon de fisl por diskonigo. Aliru la paĝon kun banderoloj kaj afiŝoj ĉi tie.

Ĉu vi havas pli da duboj? Sendu retleteron al comunicacao em softwarelivre.org aŭ demandu en la komentejo!