Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a O evento
Tela cheia

ALVOKO POR VERKOJ

26 de Março de 2013, 0:00 , por Gabriel Galli - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 919 vezes
Traduções

>> ALIGU VIAN AKTIVAĴON TIE ĈI <<

La enhavo de fisl estas muntata de la komunumo. Vi povas partopreni kiel preleganto aŭ per voĉdonado al la aktivaĵoj kiujn vi preferas, se vi estas preleganto de la nuna kaj antaŭa jaro.

La aliĝoj por la alvoko al verkoj malfermiĝis la 18-an de marto kaj fermiĝos la 28-an de aprilo. Akompanu niajn noticojn por sciiĝi pli.

La prelegoj estas organizataj en temaj zonoj, kiuj ĉi-jare estas:

Administrado

  • Administrado de sistemoj kaj VoIP 
  • Mastrumado de datenoj
  • Sistemoj de dosieroj, operaciaj sistemoj, kaj Sekureco
  • Distribuaĵoj GNU/Linux kaj BSD

Libera Aparataro

  • Aparataro
  • Enkorpigitaj Sistemoj
  • Libera robotiko
  • Metareciklado

Disvolvado

  • Iloj, metodologioj kaj ŝablonoj
  • Mastrumado de enhavo
  • PHP kaj Java 
  • Python, Ruby kaj Perl
  • Labortabla interfaco
  • Porteble
  • Openweb 
  • Aliaj programlingvoj

Ludoj kaj Plurmedio

  • Ludoj
  • Elsendfluo
  • Plurmediaj redaktiloj

Negocoj

  • Sukcesaj kazoj
  • Mastrumaj sistemoj
  • Modeloj de negocoj

Edukado

  • Distanca edukado / REA 
  • Komputila inkluzivigo

Emerĝantaj Temoj

  • Religioj
  • Zumvortoj
  • BoF
  • Petolaĵoj, Aprilŝercoj kaj aliaj amuzaĵoj
  • Paskaj ovoj (easter eggs) kaj kristnaskaj donacoj

Libera Akademio

  • Matematiko
  • CADs
  • Geografio
  • Astronomio
  • LaTeX
  • Mastrumado de bibliografiaj referencoj
  • Daten-eltirado
  • Iloj por oficejo

Aaron Swartz

  • Neŭtraleco
  • Kunhavigo
  • Liberigo de scienco

Administritaj

  • Organizado
  • Debatoj
  • Metiejoj
  • WSL

Komunumaj Renkontiĝoj

  • Komunumaj Renkontiĝoj

Drupal Camp

  • Drupal Camp de Porto Alegre

Ĉu vi estas interesata pri vidi la finan agendon? Atendu iomete! La antaŭvido por la diskonigo de la agendo estas la 2-a de julio. =)

Rim.: Ĉu vi havas akademiajn verkojn pri programaro, aparataro, aŭ libera kulturo? Aliĝu al WSL, la internacia metiejo de libera programaro, kiu okazas ene de #fisl14.