Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Planada Ministerio parolis pri la konstruado de nova portalo pri brazila publika programaro

4 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 372 vezes
Traduções

 

Fotografia: Breno Neves

Fare de Rafaela Melo

En la komenco de la dua tago de fisl14, la Analizisto pri Informadikaj Teknologioj de la Ministerio pri Plano, Fakturo kaj Mastrumo, parolis pri la kreado de la Nova Portalo pri Brazila Publika Programaro (nuntempe reelpensata), kiu celas la efektivigon de plibonigoj je la servoj oferataj al socio, je la kvalito de jam ekzistantaj solvoj kaj je la tekniko analizi kaj almeti novajn solvojn pri publika programaro.

La Brazila Publika Programaro (SPB) estas projekto kunordigita de la Ministerio pri Plano, Fakturo kaj Mastrumo (MPOG), pere de SLTI (Sekretariejo de Aranĝo kaj Informadika Teknologio), kiu estis oficiale kreita je 2006. La projekto enkondukas novajn konceptojn kaj operacian strukturon por la programara produktado, kio estas aldirektigita cele al pliperfektigi la efikon de registara mastrumo.

La SPB nuntempe entenas pli ol 60 programarajn solvojn kaj jam enhavas pli ol 100 mil uzantojn katalogitajn. Inter ili, estas solv-oferantoj kaj solvo-demandantoj, organizitaj en komunumoj, kreitaj ĉirkaŭ ĉiu programara solvo. Ili partoprenas en tiom da komunumoj kiom ili volas, kaj povas roli malsame en ĉiu el ili. Tiu modelo de SPB estas bazita sur la produktada procezo de libera programaro, disvolve de intensa volontula partopreno.

Inter la prezentitaj novaĵoj, estas la disvolviĝo de novaj retpaĝoj pri programaro, uzantoj kaj disvolvistoj. La Planada Ministerio anoncis ankaŭ la sinkronigon de la programaraj stokoj per uzo de GIT (ilo por dosiera sinkronigo), la disponebligon de la portalo AvaliaSPB por la Institucioj de Supera Instruado, la organizon de la publika mastrumo. Kontentige al la pluraj demandoj de uzantoj, la Ministerio anoncis, ke tiu Nova Portalo de SPB ankaŭ subtenos alternativajn amaskomunikilaĵojn (videojn kun lernmaterialoj por la uzo de SPB kaj integriĝo al la sociaj retoj).

Foto: Breno Neves/ Komunikada Laborgrupo ĉe fisl14.


Tags deste artigo: publika programaro federacia registaro planada ministerio