Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

ARM 64 estas temo de prelego de Jon “Maddog” Hall

6 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 480 vezes
Traduções

De Rafaela Melo kaj Breno Neves

La plenuma direktoro de Linux International, Jon “Maddog” Hall, estis la granda atrakcio de la komenco de la mateno ĉi-vendrede en fisl14. “Maddog” estis elektita kunordiganto de la komunumo de programistoj kiuj tradukis ĉirkaŭ 1400 modulojn kaj parolis pri la defio porti kodojn skribitajn kiam ARM havis nur 16 bitojn.

Antaŭ centoj da spektantoj, Maddog prezentis mallongan rakontadon pri la historio de programado, ties graveco, kaj ankaŭ stimulas la publikon studi kaj programi en la tiel nomataj malaltnivelaj programlingvoj, kiel assembly (asembla programlingvo), ĉefe nuntempe kiam interpretataj altnivelaj programlingvoj, ekz. Java, Python, kaj la lingvaro .NET, superregas kiel studobjektoj en universitatoj.



Maddog asertis ke ekzistas bonaj kompililoj, kun bonaj rapidigiloj, sed eĉ tiel li defendas ke eblas atingi pli bonajn rezultojn verkante rekte en la maŝina programlingvo. Maddog rakontis ke, estante kunordiganto de tiu projekto, li kreis kelkajn teamojn kies fokuso estis rapidigi la kodon. Li citis unu okazon, kiel tiu de la matematika biblioteko de la programlingvo C, kaj asertis ke post ol lanĉi tiun defion al sia teamo, en malmultaj tagoj li jam havis en sia retpoŝto novan version 30% pli rapidan.

Jon “Maddog” Hall konkludis sian prezenton dirante ke la elektitan version baziĝas sur pluraj testoj tiel: unue oni testas la originalan version de la modulo, poste oni faras la ŝanĝojn sur ĝi, kaj oni testas denove la modulon. Se la rapideco de la testata modulo estas sufiĉe bona, la ŝanĝo fariĝas parto de ĝi. Kaj fine, Maddog diskonigas ke “Maddog and Linaro's GNU/Linux Optimization Program” estos oficialigita la venontan semajnon en Dublino, Irlando.


Tags deste artigo: maddog