Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Ankoraŭ restas vakoj por submetiĝi al la ekzamenoj LPI

3 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 494 vezes
Traduções

Ankoraŭ restas vakoj por submeti sin al la atesta ekzameno LPI dum FISL14.

La ekzamenoj LPIC 1 - Administrador Linux nível Júnior (inkluzivas la ekzamenojn LPI 101 kaj LPI 102) - kaj LPIC 2 - Administrador Linux nível Pleno (ekzamenoj LPI 201 kaj LPI 202) estas aplikataj surpapere de Linux New Media, respondeca pri la eldono de la revuo Linux Magazine, post la realigo de intensaj kursoj, laŭ la jena agendo.

Por aliĝi, estas 3 paŝoj:

1) Plenigu la informaron kaj pagu la kotizon ĉe la speciala retejo de Linux Magazine

2) Akiru vian ID de LPI ĉe la retejo de LPI

3) Sendu mesaĝon per retpoŝto por agendi la ekzamenon al vendas@lnm.com.br

Ĉiuj ekzamenoj kaj lecionoj okazas en la ĉambro 702, en la 7-a etaĝo de la konstruaĵo 40.

2013-07-03

9h - 15h Intensa prepariga kurso por LPI 1

15h - 18h Ekzameno LPI 1

2013-07-04

9h - 15h Intena prepariga kurso por LPI 2

15h - 18h Ekzameno LPI 2

2013-07-05

9h - 15h Intensa prepariga kurso por LPI 1

15h - 18h Ekzameno LPI 1

2013-07-06

9h - 15h Intensa prepariga kurso por LPI 2

15h - 18h Ekzameno LPI 2

LPI estas konata kiel la unua organizaĵo en la mondo kiu defendas kaj helpas profesian uzon de Linux, Malfermita Kodo, kaj Libera Programaro, per profesia atestado.


Tags deste artigo: atestoj ekzamenoj linux magazine lpi