Ĉu ĉi-jare ni havos metiejojn? Jes ja, gesinjoroj!
La metiejoj estas rezervitaj spacoj por lerni praktike, per viaj propraj manoj. La aktivaĵoj jam aperas sur la oficiala programkadro. Aliru kaj elektu nur la eron “oficinas” (metiejoj) por vidi pli klare.
Kie okazos la metiejoj?
La metiejoj pri robotiko kaj edukado okazos en specialaj spacoj en la foiro. La aliaj metiejoj okazos en la ĉambroj 609, 610 kaj 614 de la konstruaĵo 40 de PUC-RS.
Ĉu mi devas kunporti ion?
Jes, vi preferinde portu tekkomputilon.
Atentu pri kromaj antaŭkondiĉoj: kelkaj postulas antaŭkonon, aliaj postulos ke vi instalu programojn antaŭe, aŭ eĉ eblas ke ili estos prezentataj angle aŭ hispane, kaj tiukaze la partoprenanto devos regi la lingvon.
Ĉu io alia, kion mi bezonas scii?
Gravas rimarki ke vi lernos multe, sed la metiejoj ne donas rajton je atestoj.
Por scii la detalojn kaj antaŭkondiĉojn de ĉiu aktivaĵo, klaku sur la responda kvadrateto en la enhavtabelo.
Ĝis nun, ni havas la jenajn metiejojn konfirmitajn:
Ĉambro 610 - 25/07/2012 17:00
La libera platformo de aŭtomata traduko Apertium: venu traduki!
Alicia Nieva, Gema Ramírez Sánchez
Apertium estas libera platformo por aŭtomata traduko kiu estis dezajnita por traduki inter rilataj lingvoj. Ĉio en Apertium estas malfermita kodo: motoro, datenoj por pli ol 29 paroj da lingvoj de la mondo kaj iloj por procesi pli ol po 20'000 vortojn en sekundo. Multaj projektoj pri libera programaro estas aŭ intencas esti plurlingvaj kaj la teknologioj de la platformo Apertium povas esti granda helpo por atingi tiun celon. Montri kiel ili funkcias kaj kiel adapti ilin estos nia celo!
=
Ĉambro 610 - 26/07/2012 10:00
Praktika instruado pri IPv6: Enkonduko kaj bazaj funkcioj
Antonio Marcos Moreiras, Rodrigo Regis dos Santos
Por partopreni necesas elŝuti la ekzaktan diskkopion de virtuala maŝino de la laboratorio ĉe http://ipv6.br/download. Pli da informoj haveblas ĉe http://ipv6.br/fisl13/.
=
Sala 609 - 26/07/2012 14:00
Ginga kaj entreprenismo - 1-a tago
Thiago
=
Ĉambro 614 - 26/07/2012 14:00
Kurseto Kicad - Kreado de elektrikaj skemoj kaj presitaj cirkvitaj kartoj
Miguel Barbosa de Argolo
=
Ĉambro 610 - 26/07/2012 17:00
Manoj al la laboro! Cifereca fotado per libera programaro
Bruno Buys
=
Ĉambro 614 - 27/07/2012 10:00
Sekureco en IPv6: IPsec, Firewall kaj atakoj por serv-neo
Edwin Cordeiro, Heitor de Souza Ganzeli
Por partopreni necesas havi bazan konon pri IPv6 kaj elŝuti la ekzaktan diskkopion de virtuala maŝino de la laboratorio ĉe http://ipv6.br/download. Pli da informoj haveblas ĉe http://ipv6.br/fisl13/.
=
Ĉambro 609 - 27/07/2012 14:00
Ginga kaj entreprenismo - 2-a tago
Thiago
=
Ĉambro 610 - 27/07/2012 14:00
Por komenci kodumi LibreOffice-n
Olivier Henri Philippe Hallot
=
Ĉambro 614 - 27/07/2012 14:00
Praktika instruado pri IPv6 por administrantoj de sistemoj
Antonio Marcos Moreiras, Alexandre Yukio Harano
Por partopreni necesas elŝuti la ekzaktan diskkopion de virtuala maŝino de la laboratorio ĉe http://ipv6.br/download. Pli da informoj haveblas ĉe http://ipv6.br/fisl13/.
=
Ĉambro 614 - 27/07/2012 17:00
Blender
Maíra Rosauro Zasso, Yorik van Havre
Antaŭkondiĉo: muso (“sem muso estas preskaŭ neeble fari 3D-aĵojn”, diras la metiejisto)
==
Ĉambro 610 - 28/07/2012 14:00:00
A-LIVRE!
Guilherme Razgriz
=
Ĉambro 614 - 26/07/2012 10:00
Metiejo pri cifereca atestado en Apache
Andre Viana Oliveira