Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Voltar a Comunidades
Tela cheia

Komunumaj eventoj en #fisl13

18 de Abril de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1481 vezes
Traduções

Encontro Comunitário dos Pontos de Cultura no Fisl10

Fisl ankaŭ estas oportuna okazo por ke la komunumoj de libera programaro realigu renkontiĝojn kaj aranĝetojn rilataj al siaj grupoj, projektoj, aŭ asocioj.

Tiel, komunumoj atingas pli grandan videblon, disvastigante siajn iniciatojn, kaj havas la eblon travivi pli grandan kuniĝon de siaj membroj - kio multfoje nur okazas ĉeeste en eventoj mem - kaj ankaŭ kun la ĝenerala komunumo de libera programaro.

Kiel tio funkcias?

  • Ekzistas unu trako kaj unu ĉambro rezervitajn specife por la komunumaj eventoj en la enhavprogramo de fisl. Ĉi-jare, ili okazos en la ĉambro 601 de la konstruaĵo 40, kiu havas spacon por maksimume 110 personoj.
  • Ĉiu komunuma evento devas esti proponita de 3 kunordigantoj, antaŭe registritaj en la sistemo de prelegantoj (artikoloj) kaj referencitaj en la propono de la komunuma evento.
  • Ĉiu renkontiĝo rajtas unu aŭ maksimume du seancojn kun po 50 minutoj.
  • La uzo de du seancoj kun po 50 minutoj devas esti klarigita en la propono (pli mallongaj eventoj = pli da komunumoj partoprenantaj!)


Mi komprenis... Kaj kiel mi procedas por proponi mian Komunuma Evento?

Oni aliĝas per la sistemo de verk-alvoko. Unu el la kunordigantoj sendas la proponon kaj invitas ĉiujn aliajn kunordigantojn kiel prelegantojn en la sistemo de proponoj de fisl.

La sendo de proponoj de komunumaj eventoj devas esti realigita kaj konfirmita ĝis la 25-a de majo 2012.


La jenaj datumoj devas aperi en la propono:

  • Nomo de la komunumo/projekto/asocio/grupo
  • Temo kaj nomo de la evento
  • Prognozo de publiko (nombro da homoj)
  • Tempa neceso (1 aŭ 2 seancoj kun po 50 minutoj)
  • Programo de la evento
  • Resumo de la programo
  • URL (retadreso) de la paĝo de la evento (retejo, blogo, sociaj medioj...)

 

Programo de la Komunuma Evento

Devige, ĉiu komunuma evento devos enhavi almenaŭ du el ĉi tiuj eroj en sia programo:

  • Ĝenerala prelego — ĝenerala prezento de la projekto/komunumo, menciante la celojn, aktivaĵojn kaj rezultojn.
  • Fulmaj kunparoloj — prelegetoj je po 5 ĝis 10 minutoj kun la partopreno de la membroj
  • Diskutado/Demandado — interagado kun spaco por demandoj kaj diskutoj



Sugestoj (sekretoj por sukceso!!)

  • Preparu vian eventon antaŭe. Parolu kun la membroj de via projekto/komunumo antaŭ ol proponi vian eventon. Kontrolu la personojn kiuj jam konfirmis sian venon kaj kiuj povos partopreni la eventon en la programo de fisl.

 

  • Uzu liston por munti la programon kunlabore. Difinu temon, programon, aktivaĵojn, komparu la eblajn prezentaĵojn, kaj kiel ili povos logi la publikon kaj eblajn kunlaborantojn. Alloga programo = pli da interesataj homoj = pli da videbleco por via komunumo.

 

  • Kreu paĝon por la evento (en Noosfero aŭ ie ajn laŭ via prefero), por ke oni povu ligi al ĝi en la oficiala paĝo de fisl13, kaj por ke la organizantaro havu aŭtonomecon pri sia evento.

 

  • Diskonigu! La diskonigo de horo, ĉambro kaj dato de la evento en retejoj, blogoj kaj sociaj retejoj estas fundamenta por la sukceso de la renkontiĝo.




Laste, sed ne malpli grave...



Estas tre grave ke oni sciu pri la jenaj aferoj:

  • Pro tio ke la komunumaj eventoj estas partoj de la programtabelo de la aranĝo, ne ekzistas granda fleksebleco pri horaj asignoj. Ni klopodos laŭeble adapti la horartabelon por akcepti la plej grandan nombron da aliĝintaj eventoj.

 

  • Ĉiuj aliĝoj estos taksitaj de la organiza komitato kaj poste oni informos la akceptitojn, inkluzive pri la datoj kaj horoj.

 

  • La eventoj kiuj havas ligitan komunumon kaj/aŭ uzanto-grupon havos prioritaton por akcepto.

 

  • Oni nur akceptos koncernajn eventojn: eventoj kiuj ne estas rekte ligitaj al libera softvaro estos aŭtomate malakceptitaj.

 

  • La kunordigantoj de evento devas esti la aŭtoroj de la propono.

 

  • Kunordiganto de komunuma evento povas kunordigi unu, kaj nur unu komunuman eventon en fisl13.

 

  • Oni ne permesos interŝanĝon de kunordigantoj post la fino de la aliĝ-periodo.

 

  • Vi nepre devas sendi la plenan programon de la komunuma evento kaj ties resumon, por ke ni povu diskonigi ĝin en la programtabelo.


Ĉu vi ankoraŭ havas dubojn?

Skribu al programafisl13 ĉe softwarelivre punkto org

 


Tags deste artigo: komunumaj eventoj uzanto-grupoj projektoj komunumoj grupoj