Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Participe
Tela cheia

Festoj kaj trinkejoj

23 de Março de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Traduções

Post plena tago de aktivaĵoj en FISL, nepras malstreĉiĝi. Por tio ni ĉiujare organizas festojn en mojosaj lokoj de Porto Alegre. Por la nunjara FISL ni estas en kontakto kun muzikensembloj kaj noktokluboj. Baldaŭ ni havos novaĵojn!

Krom festoj, ni havas ankaŭ interkonsentojn kun pluraj trinkejoj en la urbo, kiuj proponas rabaton al la partoprenantoj, kiuj kunportos fisl-identigilon.

Atentu, ni baldaŭ afiŝos liston de trinkejoj kaj informojn pri la festoj!

KONFIRMITAJ FESTOJ

29/jun — MALFERMA FESTO

Debato “Travidebleco kaj Libereco en interreto” kaj poste okazos festo kun Original DjCopy kaj aliaj
Debatantoj: Jacob Applebaum (Tor), Daniel Domscheit-Berg (OpenLeaks), Paulo Bastos (ScienceLeaks) e Barry Newstead (Wikimedia).

Kiam: Komenco de la debato je 21:00. La festo komenciĝas je 23:00.
Loko: Spaco OX de la drinkejo Ocidente. Strato Osvaldo Aranha, 960. Bonfim.
http://www.ocidente.com.br
Senpaga eniro por partoprenantoj de fisl12. Prezentu vian identigilon.
Ha lo DĴ! Kunportu vian tekkomputilon kaj muzikumu vi ankaŭ.

30/jun — FESTO “VENĜO DE LA NERDOJ”

Speciale por fisl12
“Ne gravas tio, kion jam signifis esti nerdo. Ne gravas se vi naskiĝis dum la 1970-a aŭ dum la 2000-a jardeko. Ne gravas ke oni rekomencis la universon Marvel unu ĉurilionon da fojoj kaj faris trocentojn da refariĝoj de viaj plej ŝatataj ludoj! Vi estas filo de benita epoko de interagado, kaj hodiaŭ mojosas esti nerdo. Kio estas pli bona ol miksi mojosegan muzikon, bonegajn t(d)rinkaĵojn kaj la plej bonajn videoludojn de tuta historio?”
Kiam: je 22:00
Loko: Eclipse Studio Bar, José do Patricínio, 1240. Cidade Baixa.
www.eclipsestudiobar.com.br
Senpaga eniro por partoprenantoj de fisl12. Prezentu vian identigilon.
Kunportu vian lud-imitilon kaj faru LAN-feston vi ankaŭ!

01/jul — PROJEKTO SOM DO MANGUE

Muziko por danci
Espaço Cultural 512, Pontão iTEIA kaj Movimento Música Para O Espaço Cultural 512, partnere kun GT-Cultura de fisl12 realigas la projekton de libera kulturo “Som do Mangue Música  para Bailar”. Tiunokte oni realigos diversajn aktivaĵojn rilatajn al libera kulturo, kun debato, ekspozicio de fotoj, nordorienta gastronomio, gustumado de drinkaĵoj plene da libera muziko kaj forró-stila muziko vive.
Kiam: 01/jul. La debato komenciĝas je 20:30
Loko: Espaço Cultural 512, João alfredo 512. http://espacocultural512.blogspot.com
Rabato por partoprenantoj de fisl12. Prezentu vian identigilon.
Gustumu Chica de Pimenta, la unua brando kun malferma fontokodo.

02/jul — FERMA FESTO

Libera ferma festo
Adiaŭu viajn amikojn kaj dancu laŭ la muziko de rokbando kaj DĴ-j de la komunumo de libera softvaro. Garantiita amuziĝo!
Kiam: je 22:00
Loko: Bar Kabull, Strato João Alfredo, nr. 500, Cidade Baixa. http://www.kabull.com.br
Rabato por partoprenintoj de fisl12. Prezentu vian identigilon.
Se vi perdos ĉi tion (#fail!), la venonta okazos nur en 2012... :-P


Tags deste artigo: festoj kaj trinkejoj fisl fisl12