4Linux, kun la kunlaboro de la grupo Debian Women, donos komencan kurson pri Administrado de Sistemoj tute senpage por 50 partoprenantaj virinoj de fisl. La celo de la iniciato estas ebligi ke pli da virinoj partoprenu en projektoj de libera kunlaboro, kiel estas Debian. La merkato de informadiko ankoraŭ prezentas rimarkebla malproporcio inter viroj kaj inoj, ĉar ĝi estas plejparte okupata de viroj.
La kurso daŭros entute naŭ horojn, kaj okazos dum la tri komencaj tagoj de la evento: la 29-an, 30-an de junio kaj la 1-an de julio. Oni rekomendas ke la lernantinoj kunportu siajn tekkomputiloj por akompani la kurson, tamen, la enhavo estos organizita tiel ke la partoprenantoj lernos eĉ sen helpo de komputilo. La kurso okazos ene de fisl kaj 4Linux eldonos la atestilojn. Por aliĝi, necesas esti aliĝinta al fisl12 kaj plenigi la aliĝilon ĉi tie.
La instruisto estos Fernanda G. Weiden, kiu uzas Debian-on ekde 2003 kaj nuntempe laboras ĉe Google, en Zuriko, Svisio. Krom partoprenanto de la grupo Debian Women, ŝi estas unu el la organizantoj de fisl, kiel parto de Free Software Foundation Europe.
Senpaga kurso pri Administrado de Sistemoj por inoj okazos en fisl12
17 de Junho de 2011, 0:00 - sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 727 vezes
0sem comentários ainda