Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Porto Alegre: libera urbo

2 de Julho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 55 comentários | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1519 vezes
Traduções

SadyLa uzo de interreto kaj libera programaro kiel medio por ke la civitano estu agento transformiga de socio estis temo de debato okazanta ĉi-vendrede (la 1-an de julio), dum fisl12. Perataj de la ambasadoro de Associação Software Livre.Org, Sady Jacques, registaraj reprezentantoj parolis pro Porto Alegre kiel ekzemplo de konstruo de liberaj urboj.

Porto Alegre spiras komputilan demokration. En la jaro kiam Unuiĝintaj Nacioj difinis ke interreto devas esti fundamenta rajto, la gaŭĉa ĉefurbo elstaras en Brazilo pro promocii komputilan inkluzivigon ekde antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Newton Braga Rosa, kunordiganto de InovaPoa, emfazis ke la urbo estis la lulilo de la Monda Socia Forumo kaj okazigi fisl mem antaŭ 12 jaroj.

Por la sekretario de la loka urbestraro, Cézar Busatto, kun la komputila inkluzivo “ĉiu civitano estas registo de la urbo kiel tutaĵo”. Unu ilo kiu jam estas uzata tiucele estas la retejo PortoAlegre.cc, socia reto kiu dependas esence de la civita kunlaboro por la plibonigo de la urbo.

La prezidanto de Procempa, André Imar, kredas ke socio devas gardi du aĵojn: vivon kaj liberecon, kio estas la motivo pro la ekzisto de fisl. “Por ke tiu libereco okazu, la ĉirkaŭaĵoj devas postuli spacojn por ke tiu demokratio okazu”. Dum li vidas Porto Alegre kiel ekzemplon de komputila demokratio, konsideras neeltenebla la kontrolado sur interreto en aliaj regionoj de la lando.

Fonto: Marjorie Luz


Tags deste artigo: fisl12 fisl sady jacques portoalegre.cc

44 comentários

Enviar um comentário
Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.