Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

fisl en la reto

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Movebleco estos temo de pluraj okazaĵoj en fisl12

28 de Maio de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 422 vezes
Traduções

La pligrandiĝanta populareco de moveblaj aparatoj kaj solvoj multobligas kaj la opciojn disponeblajn en la merkato, kaj la spacon por ke disvolvistoj esploru siajn kapablojn kaj kreemon. Inter la operacisistemoj prezentotaj en fisl12 estas Android, de Google, kaj MeeGo, de Intel. La fisl estos ankaŭ scenejo por la APPCircus Show, internacia evento kiu prezentas la plej gravajn novaĵojn pri TTT-aplikaĵoj.

Realigata en pli ol 30 landoj, la APPCircus Show dividiĝas je du aktoj, kie platformoj kaj apogantoj estas prezentataj, sekve de la prezentado de dek aplikaĵoj. La partoprenado estas malferma al disvolvistoj, kiuj volas prezenti siajn aplikaĵojn. Oni juĝos la dek aplikaĵojn kaj la venkinto povos prezenti sian sistemon en alia internacia evento, kaj krome estos kandidatigata por la Mobile Premier Awards je 2012. La APPCircus Show okazos je la 1-a de julio, ekde la 15-a ĝis la 17-a, kaj estos malferma por ĉiuj aliĝintoj de fisl. Por scii pli, eniru.

Alia atrakcio planita por fisl12 estas Meego Day, kun pluraj okazaĵoj pri la Linuksa malfermkoda distribuaĵo de Intel por moveblaj aparatoj. Unue anoncita en 2010 de Intel kaj Nokia, ĝia plej freŝdata versio, MeeGo 1.2, lanĉiĝis je la 19-a de majo. Desegnita por funkcii kiel operacisistemo por platformoj kiel tekkomputiletoj, surtablaj komputiloj, poŝkomputiloj, sistemoj por aŭtomobila navegacio, SmartTV, plurfunkciaj telefonoj kaj aliaj enkorpigitaj sistemoj, MeeGo estas nun subtenata de Linux Foundation.

Ankaŭ ĉeestonta en fisl, Android estos prezentata de Google. La sistemo, kiu jam estas je sia versio 3.1, havas pli ol 100 mil aplikaĵojn disponeblajn kaj ebligas ke la disvolvistoj verku softvaron en la programlingvaĵo Java kaj regu la aparaton per bibliotekoj disvolvitaj de Google.


Tags deste artigo: fisl fisl12 android meego aplikaĵoj appcircus movebleco

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.