Aŭtoroj interesataj lanĉi en fisl verkojn pri libera softvaro, komputika inkluzivigo, edukado, programlingvoj kaj rilataj temoj certe havos spacon tie. Oni disponebligos elstaran lokon en la budo de Associação Software Livre.org kaj la eblecon interagi kun la publiko per seanco de aŭtografoj.
La aktivaĵon organizas GT Feminino Livre, kiu ankaŭ okazigos malkonferencojn cele al interŝanĝo de scioj inter la virinoj kiu ĉeestos la forumon. La prezentoj povos daŭri ĝis 15 minutojn kaj la temoj estas liberaj, tamen oni sugestas ke la temoj traktu teknikajn aferojn, komputika inkluzivigo, edukado kaj alirebleco.
La aliĝon oni povas fari per la retpoŝto palomacosta ĉe femininolivre.org. Kaze de lanĉo de libro, necesas sendi proponon de materialo por taksado ĝis la 24-a de junio. La libroj devas esti disponeblaj por elŝuto kaj laŭ la permesilo Creative Commons kun apertaj aŭtorrajtoj. Por aliĝi kiel prezentonto de malkonferenco, necesas sendi la titolon kaj mallongan priskribon de la propono ĝis la 26-a de junio.
Lanĉu vian libron en fisl
17 de Junho de 2011, 0:00 - sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 992 vezes
0sem comentários ainda