Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

La naskiĝo de Linukso

19 de Setembro de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 4343 comentários | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 2713 vezes
Traduções

Maddog2_smallĈiam vigla John “Maddog” Hall, prezentis resumon pri la historio de komputiko, speciale pri Linukso, en sia prelego en fisl12 nomata Happy Birthday, Linux (Feliĉan Naskiĝtagon, Linukso). Fondinta prezidanto de Linux International, li havas pli ol 40 jarojn en la softvara industrio, kaj travivis la originon de la projekto apud Linus Torvalds.

Komputiloj, inter 1943 kaj 1977, estis ekstreme grandaj, kostaj, kaj maloftaj. La malmultaj softvaroj kiuj ekzistis estis, plejparte, malfermkodaj. Laŭ paso de tempo, la komputika industrio decidis profiti kaj “fideligi” la uzantojn per la kreo de pagaj operaciaj sistemoj, kiuj ekdevigis la uzadon de specifaj programoj. “Mi estis tie kaj okazis ekzakte tio”, garantias li.

Linukso estis, origine, verkata de Linus Torvalds, el la Departamento pri Scienco kaj Komunikado de la Universitado de Helsinko, Finnlando. La procezo estis realigata kun la kunlaboro de pluraj sendependaj partneroj per Usenet (diskutlistoj de la komenco de interreto).

En la jaro 1991, la finna studento gajnis komputilon Intel 386 kiel kristnaskan donacon. Li rimarkis ke ĝia operacia sistemo ne adekvate utiligis la tutan kapablon de la maŝino: tio estis la komenco de la disvolvado de io, kio nun estas konata kiel unu el la simboloj de libera softvaro.

John Maddog, kiu jam estis profesiulo de teknologia areo, ĉe sciiĝo pri la iniciato, varbkolektis 5 mil dolarojn por venigi Torvalds en Usonon. Kiam Maddog ekkonis la planojn de la talenta junulo, li ekcertiĝis ke sukceso estis venonta. “Linukso estas neevitebla”, profetis ankoraŭ en 1994.


Tags deste artigo: linux fisl12 fisl maddog

4141 comentários

Enviar um comentário
Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.