Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

fisl en la reto

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Jacob Applebaum pridiskutas anonimecon kaj kontrolon sur interreto en fisl12

2 de Julho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 931 vezes
Traduções

JacobLa esploristo pri sekureco kaj libereco en komputiko Jacob Appelbaum ridigis la publikon kaj prelegis en fisl finmatene de la 1-a de julio, en konkura prelego. “Ĉu iu tie ĉi fidas je sia interret-provizanto? Neniu? Nu, mi opinias ke la nura maniero fidi sian interret-provizanto estas se oni mem estas la provizanto”, diris li.

Appelbaum, kiu ankaŭ estas unu el la fondinto de la hacker-aro Noisebridge kaj laboras en la Universitato de Vaŝintono, jam estis arestita plurfoje fare de usonaj inteligent-departamentoj ĉe eniri aŭ eliri Usonon vojaĝe.

En sia prelego, li traktis ĉefe Tor (The Onion Router), projekto de kiu li estas unu el la ĉefaj membroj. Tor estas distribuita reto, kiu celas promocii anonimecon, privatecon kaj sekurecon en interreto. En Tor, la kursigiloj de la reto estas komputiloj de normalaj uzantoj konektitaj al TTT kaj rulantaj la klientaplikaĵo Tor. Tio ebligas ke la uzanto interretumu kun garantiita anonimeco en TTT. La inicato estas sen profitaj celoj, kiel komentas Jacob: “ni kredas ke ne eblas teni homojn sekuraj en interreto se ekzistos profito. Profito kaj sekureco ne povas resti kune”. Nuntempe, Tor kreskadas inter la uzantoj kaj elstariĝas. “Ni estas la nura anonimprojekto kiu estas patronata samtempe de Electronic Frontier Foundation kaj de la Defenda Departamento de Usono. Mi trovas tion iomete stranga, sed estas ridiga”, rakontas li.

Inter la uzantoj estas hejmuzantoj, entreprenoj, aktivuloj, armeoj kaj policaj estroj. “Sed mi ne zorgas pri tio kion estraroj kaj korporacioj volas, mi zorgas pri homoj”, emfazas la esploristo.

Per la instalo de la klientprogramo, Tor redirektas la trafikon de la komputilo per http-tuneloj de la reto Tor ĝis la celo, jam en «normala» interreto. La videbla IP-adreso estas anonima, nur videblas la adreso de la Tor-nodo per kiu la trafiko eliris. Pro tio ke la fluo devas trafiki hazarde tra la nodoj, ĝi povas esti malrapida. “Normala peranto de interreto povas kunigi ĉiujn datumojn de tiuj kiuj uzas ĝin. Tor uzas tri tavolojn (relays), tiumaniere, tiu kiu kontrolas povas ekhavi nur unu tipon de datumo, anstataŭ ĉiuj”, klarigas li. Pli da detaloj de la funkciado de la servo disponeblas ĉi tie.

Malgraŭ sia efiko, la reto Tor estas facile barebla. Tio okazis en Ĉinio. Same, facilas malpermesi la elŝuton de la programo. Ĉi tiu baro okazas ankaŭ en Irano, Libano, Kataro kaj pluraj aliaj landoj. Necesas esti zorgema: kiam oni uzas Tor-on, cenzuristoj ne povas vidi tion kion oni faras, sed povas vidi ke la uzanto uzas Tor-on.

Tor povas esti bona mezurilo pri la socia situacio en unu lando. En Egiptio, ekzemple, antaŭ februaro 2011, revolucia tempo, la nombro de uzantoj tie supreniris de malpli ol 500 al pli ol 2 mil. Hodiaŭ, varias inter mil kaj du mil. “Unu administristo en Egiption diris ke neniu devus ĉagreniĝi, ĉar li faros ĉion kion la leĝo diras, rilate al interreto. Nu, mi demandis min ĉu li farus vere ĉion eĉ se tio signifus kontroli la datumojn de la uzantoj kaj persekuti ilin pro tio. Me demandis denove ĉu li faros ĉion kion la leĝo diras. Li konfirmis du pliajn fojojn. Tiaj homoj estas en la strukturo de interreto. Ni ne povas permesi tion”, rakontis li. En Brazilo, la nombro da uzantoj varias inter 3 kaj 5 mil, sed tiuj datumoj estas proksimumaj, kaj pluraj aliroj povas veni de la sama homo.

Fakte, la risko malŝalti interreton estas konstanta prizorgo ne nur de Jacob, sed de diversaj defendantoj de libereco en la reto. “Ĉiam kiam iu diros ke ne malŝaltos interreton, demandu ĉu tiu homo havas la povon fari tion. Se ĝi havas, demandu kial. Ili vere volas diri ke ne malŝaltos interreton, nur tiam kiam ili decidas malŝalti”, asertas li.

Jacob emfazis ankaŭ la gravecon de fisl, kaj de la engaĝado pro libereco en la reto: “Homoj kiaj tiuj de Brazilo devas helpi homojn en Egiptio, kiuj bezonas. Ne permesu ke iu ajn provu kontroli interreton”.

Fonto: Marcelo Fontoura


Tags deste artigo: fisl12 fisl jacob appelbaum tor

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.