Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Ina ĉeesto estos elstara en fisl12

12 de Maio de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 621 vezes
Traduções

FemininoInter la uzanto-grupoj kiuj jam konfirmis ĉeeston en fisl12, estas du grupoj esence de inoj. Kaj “Feminino Livre” kaj “Garotas CPBR”, traktas pri la partopreno de inoj en la merkato de teknologio de informado kaj klopodas disvastigi la aktivaĵojn ligitas al teknologio ene de la ina publiko.

Kreita en 2010, “Garotas CPBR” jam kalkulas je 130 membroj, el kiuj dek knabinoj partoprenos en fisl. “Krom interŝanĝi spertojn kun aliaj grupoj, ni volas realigi komunuman eventon pri la ina partopreno en ĉi tiu areo kiu ankoraŭ estas tre okupita de viroj”, asertas la kunordigantino de la grupo, Elaine Cecília Gatto. “Garotas CPBR” havas blogon kie ili diskutas la malfacilaĵojn kaj la antaŭeniro fare de la inoj en ĉi tiu areo, same kiel ili disvastigas sciojn pri teknologiio.

Aliflanke, “Feminino Livre” estis kreita en fisl mem, en 2010, idealigita de virinoj kiuj agas en la organizado de la forumo kaj sentis la neceson havi pli inan rigardon laŭ kelkaj aspektoj. “Ni ankaŭ rimarkis ke ni povus logi pli da inoj al teknologio kaj al fisl, dum ni prizorgas malsamajn aspektojn kiuj kunlaboras kun la tuto”, deklaras unu el la kunordigantinoj de “Feminino Livre”, Paloma Costa. Laŭ ŝi, esploroj indikas ke la areo de teknologio kalkulas je nur 12,56% da inoj. “Ĝi estas pligrandiĝanta merkato, kun ĉiujara eksponenciala kresko de la bezono de profesiuloj, kaj ne mankas nur virinoj, sed ja kvalitigitaj homoj, kaj tio estas grava afero por ke pli da inoj serĉu ankaŭ tiujn areojn”, asertas ŝi. La ideo iĝis laborgrupon de fisl, kiu ekde la pasinta jaro proponas inajn prelegojn inter aliaj aktivaĵoj. “Feminino Livre” ankaŭ havas kunlaboran retejon kaj kunvenas ofte por diskuti agadojn kaj la partoprenon en eventoj pri teknologio.

La aliĝoj por uzanto-grupoj okazos ĝis la 20-a de junio. Dum la aranĝo, ĉiu grupo havos spacon kun tablo kaj seĝon por ekspozicii aferojn, prezenti sian laboron kaj kunhavigi spertojn. Por vidi la liston de uzanto-grupoj jam konfirmitaj, klaku ĉi tie. Por aligi vian uzanto-grupon, klaku ĉi tie.

Por scii pli:

Garotas CPBR: http://garotascpbr.com.br/
Feminino Livre: http://www.femininolivre.org/

Foto: Meninas do Feminino Livre no fisl11/Cristiano Sant'Anna


Tags deste artigo: garotas cpbr feminino livre teknologio de informado virinoj fisl12 fisl

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.