Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

fisl12 lotos kursojn de 4Linux inter la aliĝintoj

2 de Maio de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 55 comentários | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 847 vezes
Traduções

Img_0549Tiuj kiuj aliĝos ĝis la 15-a de majo konkuros cele al du kursoj de 4Linux: Linux Essentials kaj Linux System Administration. La lotado validas por ĉiuj aliĝintoj ĝis tiu dato. Oni povas studi la kursojn ĉeeste aŭ fore. Ambaŭ daŭras 40 horojn kaj tiuj kiuj elektos la ĉeestan kurson povos elekti tagan aŭ noktan kurson. La kursoj celas kapabligi tiujn kiuj volas esti administristoj de serviloj kaj retoj en Linukso kaj ili oferas bazon por la ekzamenoj LPI.

La kurso Linux Essentials prezentas la universon GNU/Linux al la lernanto, prezentas la filozofion de libera programaro kaj kapabligas ke la lernanto interagu adekvate kun la sistemo Linukso. La trejnado prezentas la organizadon, la disvolvigado, la funkciado de Linukso kaj ĝiaj ĉefaj iloj. Tiel, la lernanto akiras solidan bazon por pligrandigi sian konon pri Linukso kaj poste studi aliajn kursojn por sia plispertigo. 4Linux uzas la distribuaĵon Debian, sed oni kapabligos ke la lernanto laboros kun la distribuaĵo Red Hat, ĉar dum la kurso oni donas konsilojn pri la ĉefaj diferencoj inter la distribuaĵoj. Eĉ por tiuj kiuj jam uzas Linukson kaj havas iom da kono pri la sistemo, ĉi tiu kurso ege helpas organizi la konon kaj ligi ĝin al la konceptoj, kaj tio plifortigas la lernanton kaj sian estontan scidisvolvadon.

Aliflanke, la kurso Linux System Administration celas instrui la konceptojn de GNU/Linux ekde la instalado de la operaciumon kun pakaĵoj dpkg kaj RPM ĝis la kompilo de la kerno, kaj inkluzivas la agordadon de kelkaj servoj kiel SSH, Cups, NTP kaj Rsyslog. La praktikaj lecionoj okazas en linuksaj laboratorioj tute strukturigitaj por apliki la konceptojn kaj eksperimenti en Linukso kaj estas la nura kiu prezentas en linuksa kurso la teknologion Wireless (sendrata teknologio) — kie oni lernas realigi reton kun strukturo wi-fi kaj kriptografio WEP.

Aliĝu kaj fervorigu vian sorton por ke vi estu unu el la elektitoj! fisl12 okazos ekde la 29-a de junio ĝis la 2-a de julio en la Centro de Eventoj de PUC, en Porto Alegre.


Tags deste artigo: loto 4linux kursoj linux fisl fisl12

44 comentários

Enviar um comentário
Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.