Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Ekzamenoj de atestado Linux LPI havos rabaton je 10% en fisl

21 de Junho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 599 vezes
Traduções

Logo_lpi_0Profitu la okazon por partopreni en la plej granda evento pri libera programaro de Brazilo kaj samtempe akiri ateston pri viaj kapabloj pri Linukso. Dum la ĉi-jara okazigo de fisl, LPI — Linux Professional Institute, per 4Linux, ĝia filio en Brazilo, aplikos ekzamenon de atestado LPIC 1, LPIC 2 kaj LPIC 3 la 30-an de junio. Ĉiuj aliĝintoj al fisl12, kiuj volas ekzameniĝi dum la evento, havos rabaton je po 10% por ĉiu ekzameno. Oni povas realigi la aliĝon por la ekzamenoj de LPI per la telefono (11) 2125-4747 aŭ per la retpoŝto contato@4linux.com.br.

“Multaj homoj for de la grandaj urbaj centroj volas ateston pri Linukso, sed en siaj urboj ili ne havas kiel ekzameniĝi ĉe LPI. Ni profitos ke multaj el tiuj profesiuloj iros al fisl por alporti la ekzamenon al ili kaj pligrandigi la nombron de atestitaj profesiuloj en Brazilo”, diras Rodolfo Gobbi, ĝenerala direktoro de 4Linux.

fisl ampleksas temojn kiel la uzadon de malfermkodaj aplikaĵoj kaj sistemoj je la plej diversaj areoj: sekureco, edukado, ekonomio, politiko, kulturo, teknologio, ktp. La diversa programo kalkulas je prelegoj, metiejoj, instruado, montrado de solvoj, inter aliaj aktivaĵoj kaj kun pluraj internaciaj prelegantoj.

Aliĝu al fisl12!


Agendo:

Kiam: la 29-an kaj la 30-an de junio kaj la 1-an kaj 2-an de julio 2011
Kie: Centro de Eventos da PUC-RS — ĉambro ankoraŭ difinota de la organizkomitato

Dato kaj horo de la ekzamenoj de LPI: la 30-an de junio 2011
ekzamenoj 101, 201 kaj 301 — ekde 10:00 ĝis 11:30
ekzamenoj 102, 202, 302, 303 kaj 304 — ekde 12:00 ĝis 13:30

Por ekzameniĝi necesas esti aliĝinta al fisl12.

Ekde la 11-a ĝis la 27-a de junio 2011, por ĉiu akirita ekzameno vi gajnos po 10% da rabato.

Ekzistas limo da vakoj. Por scii pli, aliru.


Tags deste artigo: 4linux lpic lpi ekzamenoj fisl12 fisl

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.