Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Debatoj pri edukado kaj libera kulturo en fisl12

24 de Junho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 585 vezes
Traduções

La debatoj pri edukado kaj libera kulturo estos en fisl12. La organizkomitato nov-agis plian fojon, portante al la plej granda evento de libera programaro de Ameriko la trakon Edukado kaj Komputila Inkluzivigo. Sub la kunordigado de GT-Educação, la trako temas pri fundamentaj aferoj de la eduka medio e de la mondo de libera programaro. La atrakcio kunigas nomojn kiel Sérgio Amadeu, Nelson Pretto kaj Alex Gomes (de la projekto Amadeus), kiuj debatos pri la temo Universitato kaj Softvaro Libera — La Akademio kaj la kunhavigo de scio.

Oni traktos ankaŭ aliajn temojn pri edukado kiel PROUCA (Programo Unu Komputilo por Lernanto) de la federala estraro, kun la profesoroj Simão Pedro Marinho (PUC MG) kaj Ana Beatriz Gomes Carvalho (UFPE) en la debato Projekto UCA — Taksante iron, pensante vojojn.

GT-Educação prezentas ankaŭ aliajn aktivaĵojn kiuj ligas liberan kulturon al edukado. Oni realigos la renkontiĝojn — Kulturo Libera kaj La Libero en Edukado, kun Richar Serraria kaj Interŝanĝante Spertojn — Konstruante liberan kulturon kaj edukadon, kun Clarisse de Lima Abrahão. Frederico Guimarães de la reto Software Livre Educacional prelegos en la metiejo — Iloj kaj medioj liberaj por edukado, kune kun la reprezentantoj de Projeto Amadeus kaj Rainer Krüger de la eduka distribuaĵo Pandorga Linux.

La prelegonto Wilkens Lenon Silva de Andrade traktos la Liberigan Pedagogion de Libera Softvaro; kaj Carlos A. K. Hoffmann prelegos pri Komputado en Nuboj kaj Demokratio. Newton Braga Rosa traktos la liberecon en informado kun la prelego:
Novaj paradigmoj en edukado.


Tags deste artigo: edukado komputila inkluzivigo fisl fisl12

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.