Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Campus Party promocias Barcamp em fisl12

24 de Junho de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 22 comentários | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 794 vezes
Traduções

Campus Party portas al la 12-a reokazigo de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera — fisl novan formon por interŝanĝi spertojn, diskutojn de konceptoj kaj prezentojn: la tiel nomata Barcamp. La propono de tiu spaco estas malhavi liston de prelegantoj kaj fermitan programon, kaj havi nur ideojn kaj la volon kunlabori. Barcamp em fisl funkcios en la budo de Campus Party, en la Montrado de Solvoj kaj Liberaj Negocoj, ĉiutage dum fisl, ekde 9:00 ĝis 18:00.

Barcamp jam estas tradiciaĵo en Campus Party de São Paulo. Ĝi aperis en Usono en 2005 kaj disvastiĝis rapide tra la reto kiel malsama maniero organizi diskutgrupojn tra la mondo. “La ideo estas kunporti iom de Campus Party al fisl, kaj ĉi tiu estas aktivaĵo kiu forte rilatas al la komunumo pri softvaro libera. Barcamp havas apertan proponon, liberan kaj kunlaboran”, atentigas Daniela Costa, direktorino de merkatiko de Futura Networks Brasil, entrepreno kiu organizas Campus Party.

Komunuma Renkontiĝo
Krom Barcamp, ankaŭ okazos la Komunuman Renkontiĝon de la Areo de Softvaro Libera de Campus Party, organizata de la asesoro Pablo Lorenzzoni, kiu ankaŭ estas membro de Associação Software Livre.Org. La aktivaĵo okazos la 1-an de julio, je la 10-a, en la konstruaĵo 40, ĉambro 714. “Ni volas aŭskulti la opinion de Campus-anoj kaj konstruui kune kun ili, kunlabore, la programon de la areo. Estas nenio pli bona ol realigi renkontiĝon en la plej granda forumo de komunumoj de libera programaro de Latin-Ameriko”, diras Daniela.

CSI
La campus-anoj ankaŭ povos kunhavigi, voĉdoni kaj sugesti prelegantojn kaj proponojn de enhavo (prelegoj, konferencoj, konkursoj, ktp.) kiujn ili ŝatus vidi en Campus Party. Ĉio ĉi per la platformo CSI (Content Search Investigation). Por partopreni, sufiĉas esti aliĝinta kiel campus-ano en la retejo www.campus-party.com.br kaj aliri la slipon de uzanto. La platformo CSI estas unu el la iloj uzataj de Futura Networks kaj baziĝas sur Pligg — malfermkoda CMS por krei sociajn retojn, kiu havas sistemon de mastrumado de enhavo.


Tags deste artigo: barcamp campus party fisl fisl12

1Um comentário

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.