Publikaj politikoj por teknologia disvolvado, travidebleco kaj novaj defioj de cifereca kulturo estos temoj debatataj de teknikaj kaj akademiaj spertuloj kun la partopreno de la ŝtatestro Tarso Genro, la 29-an de junio, je la 14:00, dum la 12-a Forumo Internacia pri Softvaro Libera (fisl).
La aktivaĵo estas parto de la projekto “Registaro Aŭskultas”, nova partoprenspaco kiu celas stimuli la publikan regadon, per dialogaj kaj kunlaboraj kanaloj kun la socio per la uzado de ciferecaj iloj.
En la okazigo de fisl12, elstaraj reprezentantoj de libera softvaro en Brazilo kaj mondo prezentos sian opinion pri la temo “Cifereca multuro, Demokratio kaj Registaroj en la 21-a jarcento”.
Ĉeestos la fondinta prezidanto de Linux International, John “Maddog” Hall; la monda direktoro de disvolvado de negocoj pri softvaro por la platformo Atom en Intel, James Beasley; la doktoro pri Politika Scienco kaj profesoro de la Universitato Federala de ABC (UFABC), Sérgio Amadeu da Silveira; kaj la reprezentanto de Free Software Foundation LatinoAmerica, Alexandre Oliva.
fisl12 okazas ekde la 29-a de junio ĝis la 2-a de julio, en la Centro de Eventoj de PUCRS, en Porto Alegre, RS, Brazilo.
Ŝtatestro aŭskultos spertulojn pri Softvaro Libera en fisl12
29 de Junho de 2011, 0:00 - 4 comentários | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 917 vezes
33 comentários
Enviar um comentáriohello
hello
www.paydayloans2me.com/bad-credit-payday-loans